Rejnlanda-Vestfalia Teknologia Altlernejo Akeno
Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
moto | estonto komencas ĉe ni | |
fondodato | 10-a de oktobro 1870 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 46′ 40″ N, 6° 4′ 41″ O (mapo)50.7777777777786.0780555555556Koordinatoj: 50° 46′ 40″ N, 6° 4′ 41″ O (mapo) | |
urbo | Akeno (Aachen), Nordrejn-Vestfalio (Nordrhein-Westfalen), Germanio | |
Estraro | ||
gvidanto | Ernst Schmachtenberg | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 47 521 vd
(stato: 2021) | |
nombro de studentoj | 32.943 (WS 2009/10) | |
nombro de kunlaborantoj | 7.539 (2009) | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• TIME (Top Industrial Managers for Europe ) • TU9 • Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivelaj Inĝenieraj Eduko kaj Esploro • IDEA League • European Society for Engineering Education • UNITECH International Society • Partnership of a European Group of Aeronautics and Space Universities • Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • ORCID • Konferenco de Altlernejaj Rektoroj • Germana Altlerneja Sporta Asocio • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • Franca-Germana Altlernejo • RIPE Network Coordination Centre • arXiv • German National Research Data Infrastructure • Jülich Aachen Research Alliance • German Universities Excellence Initiative • Geoverbund ABC/J vd | ||
Filioj: | ||
• Bonn-Aachen International Center for Information Technology • Ecurie Aix • Q110409490 • Q113147312 • Q113994629 • Q117356034 vd | ||
| ||
La Rejnlanda-Vestfalia Teknologia Altlernejo Akeno - germane Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen (prononco [RAJniŝ-vestFE:liŝe TEHniŝe HOĤŝu:le A:ĥn], mallongigo: RWTH Aachen) kun pli ol 30 mil studentoj estas unu de la tri plej grandaj universitatoj por teknikaj studoj en Germanio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la historia imperia urbo Akeno (germane Aachen, prononco [A:ĥn]), en la okcidenta federacia lando Nordrejn-Vestfalio (Nordrhein-Westfalen).
Historio[redakti | redakti fonton]

La RWTH malfermiĝis en 1870 sub la nomo „Königlich Rheinisch-Westphälische Polytechnische Schule zu Aachen“ (reĝa rejn-vestfalia politeknika lernejo en Aĥen), post kiam antaŭe planita akademio en Köln (Kolonjo) fiaskis. En la ĉefdomo komence instruis ĉirkaŭ 32 docentoj ĉirkaŭ 223 studentojn.
Dum 1880 la politeknika lernejo fariĝis "Teknika Altlernejo". En 1899 la teknikaj altlernejoj en Prusio ricevis la rajton por doktoriĝoj en inĝenieraj sciencoj, mallongigo de la titolo: „Dr.-Ing.“. La rajton doktoriĝi havis ĝis tiam nur la universitatoj. Tiun rajton donis la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a (Germana Regno).
En 1965 estiĝis nova fakultato por filozofio kaj 1966 por medicino. Tiel fariĝis universitato el la origine pure teknika altlernejo. En 1980 la pedagogia altlernejo estis integrita. Kontraŭe al aliaj teknikaj altlernejoj kiuj ŝanĝis sian nomon al teknikaj universitatoj, la RWTH plutenis la nomon de teknika altlernejo por gardi la tradicion.