Diskuto:Émile Mayrisch

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dirus ke li en pli da por li gravaj lingvoj, nome la franca kaj la luksemburga dialekto de la germana, skribiĝas Émile, ol Emil (nur en la altgermana), kaj tial movas la artikolon de Emil Mayrisch al titolo Émile Mayrisch. Klaras ke la familia nomo estas germana, kaj oni povus argumenti, ke pro unueco ankaŭ la persona nomo estu el tiu lingvo, sed en Luksemburgio kaj entute en la ĉirkaŭa regionego nomata simple "Granda Regiono" tiaj miksaĵoj el francaj kaj germanaj nomoj (kaj aldone luksemburgaj, lorenaj kaj alzacaj) estas plene normalaj, kaj por li la titolo Émile Mayrisch pli adekvatas. ThomasPusch (diskuto) 19:52, 28 mar. 2023 (UTC)[Respondi]