Ken Saro-Wiwa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ken Saro-Wiwa
Persona informo
Ken Saro-Wiwa
Naskiĝo 10-an de oktobro 1941 (1941-10-10)
en Bori,  Kolonia Niĝerio
Morto 10-an de novembro 1995 (1995-11-10) (54-jaraĝa)
en Port Harcourt
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Port Harcourt Cemetery vd
Etno Ogonioj vd
Lingvoj angla • Khana • niĝeria piĝino vd
Ŝtataneco Niĝerio vd
Alma mater Universitato de Ibadano • Government College Umuahia vd
Familio
Patro Jim Wiwa vd
Infanoj Ken Wiwa • Noo Saro-Wiwa • Zina Saro-Wiwa vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • scenaristo • aktivulo • mediprotektulo • televida produktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ken Saro-WiwaKen Beeson Saro-Wiwa (naskiĝis la 10-an de oktobro 1941 en Bori (Niĝerio) ; mortis - per pendumo - la 10-an de novembro 1995 en Port Harcourt) estis niĝeria verkisto kaj produktisto kaj aktivulo ekologiisto. Li ricevis la Premion de ĝusta vivmaniero en 1994.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel membro de la Ogonioj, el kies teroj la nederlanda kompanio Shell prenis petrolon ekde 1950-aj jaroj. Saro-Wiwa estis ĉefo de paca kampanjo kontraŭ tiu komerca ekspluato, kiu kaŭzis mediajn katastrofojn en la Niĝera delto. Li ricevis la Premion de ĝusta vivo en 1994 pro tio, kelkajn monatojn post sia aresto fare de la regimo de Sani Abacha. Post la proceso, li estis pendumita en 1995, malgraŭ fortaj protestoj de multaj ŝtatoj de Eŭropo, Ameriko kaj Afriko, ĉe kontraŭ protesto de la kompanio Shell. Niĝerio tuj poste estis eksigita el la komunumo de nacioj.

Dankeco[redakti | redakti fonton]

Ken Saro-Wiwa ricevis ĉi tiun premion «pro sia ekzempla kuraĝo en la paca luktado por civilaj, ekonomiaj kaj mediaj juroj de sia popolo». [1]

Literaturo kaj televida industrio[redakti | redakti fonton]

Li skribis la popularan libron Sozaboy : A Novel in Rotten English, tradukita en la franca, kiu rakontas la historion de unu homo rekrutita de la armeo dum la Niĝera enlanda milito (1967-1970). Ken skribis ankaŭ On a Darkling Plain. En televida industrio, li estis aŭtoro de la satira serio Basye & Co.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Biografio de Ken Saro-Wiwa, In the Shadow of a Saint, estis verkita de sia filo, Ken Wiwa.

  • Geseko von Lüpke et Peter Erlenwein, "Nobel" alternatif, 13 portraits de lauréats 2008 213 p. (ISBN 978-2842211912), p. 173 ĝis 183
  • angle Abdul-Rasheed Na'Allah (dir.), Ogoni's agonies : Ken Saro-Wiwa and the crisis in Nigeria, Africa World Press, Trenton (N.J.) 1998 388 p. (ISBN 0-86543-647-9)
  • angle Sanya Osha, Ken Saro-Wiwa's shadow : politics, nationalism and the Ogoni protest movement Adonis & Abbey, 2007 193 p. (ISBN 978-1-905068-46-3)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franca vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]