Universitato de Ibadano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Ibadano
Ĉefa pordego de la universitato
Ĉefa pordego de la universitato
publika universitato • esplorada universitato
moto Recte Sapere Fons

(To think straight is
the fount of knowledge)
Pensi rekte estas
la fonto de scio

Informoj
fondodato 1948
Situo
Geografia situo 7° 26′ 30″ N, 3° 54′ 0″ O (mapo)7.44166666666673.9Koordinatoj: 7° 26′ 30″ N, 3° 54′ 0″ O (mapo)
lando Niĝerio
urbo Ibadano
poŝtkodo 200005
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj vd
filiita al
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Federal College of Education Abeokuta
• Michael Otedola College of Primary Education vd
filioj
• College of Medicine, University of Ibadan vd
Universitato de Ibadano (Niĝerio)
Universitato de Ibadano (Niĝerio)
DEC
Universitato de Ibadano
Universitato de Ibadano
Map
Universitato de Ibadano
vdr

La Universitato de Ibadano (angle University of Ibadan, akronime UI) estas la plej malnova kaj gvida universitato de Niĝerio, situanta proksimume 8 km de centra Ibadano en Ŝtato Ojo.

La universitato estis fondita en 1948, kaj en 2009 havis proksimume 12,000 studentoj. Ĝi havas dek tri malsamajn altlernejojn aŭ fakultatojn, inkluzive de juro, agrikulturo kaj forstado, medicino, sociosciencoj, teknologio, eduko kaj veterinara medicino [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato havas siajn radikojn en Yaba Higher College, kiu estis establita en 1932. En januaro 1948, la 104 studentoj ĉe Yaba translokiĝis al Ibadano, kaj la universitato formale malfermiĝis la 25an de marto de tiu jaro. La universitato estis fondita en 1948 kiel universitata kolegio Ibadano, unu el multaj altlernejoj ene de la Universitato de Londono [2]. Ĝi fariĝis sendependa universitato en 1962 kaj estas la plej malnova grado-premianta institucion en Niĝerio. Ĝi estas la ununura institucio en Niĝerio kiu estis establita antaŭ sendependeco en 1960.

Iamaj studentoj[redakti | redakti fonton]

La iamaj studentoj de la universitato inkludas, inter aliaj:

  • Chinua Achebe, verkisto
  • Emeka Anyaoku, Ĝenerala sekretario de la ŝtatkomunumo
  • Léopold-Joseph Bonny Duala-M'bedy, politika sciencisto
  • John Pepper Clark, lirikisto kaj dramisto
  • Olubanke King-Akerele, Ministro por eksteraj aferoj
  • William F. Kumuyi, Pastro
  • Essien Udosen Essien-Udom, sociologo kaj politika sciencisto
  • Olu Falae, politikisto
  • Chukwuemeka Ike, verkisto
  • Wole Soyinka, verkinto, 1986 Nobel-premiito pri Literaturo
  • Frederick Nnabuenyi Ugonna, etnologo, lingvisto
  • Christopher Okigbo, lirikisto
  • Gamaliel Onosode, politikisto
  • Martin Ihoeghian Uhomoibhi, diplomato, Prezidanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN 2008-2009
  • Ken Saro-Wiwa, verkinto, homaj-rajtoj-aktivulo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • van den Berghe, Pierre L.. (1973) Power and privilege at an African university, With the assistance of Paul Alabi [and others], London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0710075855.
  • (2003) African higher education: An international reference handbook. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-34186-0.


Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]