Movado por la pluvivo de la ogonioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movado por la pluvivo de la ogonioj
Movement for the survival of the ogoni people
organizaĵo
Komenco 1990
Lando(j) Niĝerio vd
Sidejo Niĝerio
Tipo homrajta neregistara organizaĵo
Fondinto(j) Ken Saro-Wiwa vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Movado por la pluvivo de la ogonioj - angle Movement for the survival of the ogoni people (MOSOP) - estas homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Niĝerio. En 1994 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

En la 1950-aj jaroj, la nederlanda naftokompanio Shell komencis ĉerpi petrolon en la areo de Niĝerio kie loĝas la ogonioj, kontraŭ de dekomenca protesto de la ogonioj. La rezulta masiva media poluo en la Niĝera Delto senhavigis la ogoniojn je ilia porvivaĵo, rezultigante milojn da mortoj. La ogonia verkisto Ken Saro-Wiwa skribis pri tio la libron Flamoj de Infero, en kiu li volis diskonigi la indignojn de la naftokompanio, kaj en 1990 kunfondis la organizaĵon MOSOP.

Celoj de la MOSOP estis interalie la politika kaj kultura aŭtonomio por la ogonioj, la rehabilitado de la areoj difektitaj per petrolproduktado kaj la partopreno de la populacio en la enspezo de petrolproduktado. Ĉi tiuj celoj devus esti atingitaj sen la uzo de ajna forto. Tiucele la projekto alvokis al pluraj manifestacioj, el kiuj kelkaj estis tre sukcesaj. Ekde 1993 Ken Saro-Wiwa estis la prezidanto de la organizaĵo, kaj en 1994 li kaj ok kunagantoj estis arestitaj - la atribuo de la alternativa Nobel-premio estis unu el pluraj internaciaj simboloj de solidareco post tiu aresto fare de la regimo de Sani Abacha. Post la proceso, li estis pendumita en 1995. Lia ekzekuto altiris internacian atenton, ĉar multaj pledoj kaj protestoj de organizaĵoj pri homaj rajtoj, ŝtatestroj kaj registaroj de aliaj landoj, silenta diplomatio de Shell kaj de internaciaj organizaĵoj kiel Eŭropa Unio, Unuiĝintaj NaciojOrganizaĵo por Afrika Unueco neniel povis influi la niĝerian registaron. Ken Saro-Wiwa laste skribis el malliberejo: “Vivanta mi estas simbolo de rezistado. Mortinta mi fariĝos martiro kaj tial eĉ pli danĝera.” Responde, Niĝerio tuj poste estis eksigita el la komunumo de nacioj.

En septembro 1993 okazis gravaj kolizioj kun la andonioj aŭ oboloj, en kiuj ĉirkaŭ 1 000 ogonioj estis mortigitaj kaj pli ol 30 000 estis devigitaj fuĝi de siaj hejmoj. La organizaĵo MOSOP kulpigis la registaron kaj la naftokompaniojn pro tio, kiuj laŭdire persvadis kaj financis la andoniojn. Finfine, en junio 2009, Shell jesis pagi proksimume 15,5 milionojn da usonaj dolaroj en kompenso al la familioj de tiuj kiuj estis pendigitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]