Administra divido de Nederlando
Aspekto
Nederlando estas dividita en dek du provincojn kaj ĉiu provinco en nombro da municipoj.
Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ municipaj limoj.
La ĉefurbo de Nederlando estas Amsterdamo.
La sidejo de la parlamento kaj registaro estas Hago.
Provincoj en Nederlando
[redakti | redakti fonton]Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningo (Groningo)
- Frislando (Leeuwarden)
- Drento (Assen)
- Overiselo (Zvolo)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhemo)
- Utreĥto (Utreĥto)
- Nord-Holando (Harlemo)
- Sud-Holando (Hago)
- Zelando (Middelburg)
- Nord-Brabanto ('s-Hertogenbosch)
- Limburgo (Mastriĥto)
Ĉi tiuj provincoj konsistas el municipoj (gemeentes), vidu la artikolojn listo de nederlandaj municipoj kaj listo de nederlandaj urboj.
|