Municipoj de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Administra divido de Latvio)
municipoj de Latvio ekde la 1-a de julio 2021.

Ĝis la 1-a de julio 2009 la baltia respubliko Latvio estis politike-geografie dividita en 26 distriktojn (latve plurale rajoni, singulare rajons, ĝis la mezo de la 20-a jarcento ankaŭ historie plurale apriņķi respektive singulare apriņķis) kaj la 7 plej grandaj urboj de la lando. La latvaj distriktaj nomoj unue ĉiam menciis la distriktan ĉefurbon, sed menciis ĝin en la distrikta nomo en genitiva formo, tial interkrampe sekvas esperantlingva distrikta nomo, kiu vidigas la nomon de la distrikta ĉefurbo en nominativa formo.

Ekde la 1-a de julio 2009 tiu ĉi sistemo ne plu estis aktualas: estis 9 respublikaj urboj kaj 109 municipoj (latve plurale novadi, singulare novads), kaj la antaŭaj distriktoj estas nur historiaj.

Ekde la 1-a de julio 2021 Latvio dividiĝas en 36 municipoj (novadi), kiuj similas al iamaj rajoni, kaj dek ŝtataj urboj (valstspilsētas). Sep ŝtataj urboj estas egalaj al municipoj, tri ŝtataj urboj estas parto de siaj municipoj.

Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajn regionojn.

Ŝtataj urboj[redakti | redakti fonton]

Ŝtataj urboj estas Daugavpils, Jelgava, Jūrmala, Liepāja, Rēzekne, Rigo, Ventspils kaj tri ŝtataj urboj sen propra administra unuo - Jēkabpils, Ogre kaj Valmiera.[1]

Distriktoj > municipoj (novadi) kaj la sep ŝtataj urboj de Latvio[redakti | redakti fonton]

n-ro distrikto kodo[2]
01 Daugavpils (ŝtata urbo) LV-DGV
02 Jelgava (ŝtata urbo) LV-JEL
03 Jūrmala (ŝtata urbo) LV-JUR
04 Liepāja (ŝtata urbo) LV-LPX
05 Rēzekne (ŝtata urbo) LV-REZ
06 Rigo (ŝtata urbo) LV-RIX
07 Ventspils (ŝtata urbo) LV-VEN
08 municipo Aizkraukle (Aizkraukles novads) LV-002
09 municipo Alūksne (Alūksnes novads) LV-007
10 municipo Augšdaugava (Augšdaugavas novads)* LV-111
11 municipo Ādaži (Ādažu novads) LV-011
12 municipo Balvi (Balvu novads) LV-015
13 municipo Bauska (Bauskas novads) LV-016
14 municipo Cēsis (Cēsu novads) LV-022
15 municipo Dienvidkurzeme (Dienvidkurzemes novads)* LV-112
16 municipo Dobele (Dobeles novads) LV-026
17 municipo Gulbene (Gulbenes novads) LV-033
18 municipo Jelgava (Jelgavas novads) LV-041
19 municipo Jēkabpils (Jēkabpils novads) LV-042
20 municipo Krāslava (Krāslavas novads) LV-047
21 municipo Kuldīga (Kuldīgas novads) LV-050
22 municipo Ķekava (Ķekavas novads) LV-052
23 municipo Limbaži (Limbažu novads) LV-054
24 municipo Līvāni (Līvānu novads) LV-056
25 municipo Ludza (Ludzas novads) LV-058
26 municipo Madona (Madonas novads) LV-059
27 municipo Mārupe (Mārupes novads) LV-062
28 municipo Ogre (Ogres novads) LV-067
29 municipo Olaine (Olaines novads) LV-068
30 municipo Preiļi (Preiļu novads) LV-073
31 municipo Rēzekne (Rēzeknes novads) LV-077
32 municipo Ropaži (Ropažu novads)* LV-080
33 municipo Salaspils (Salaspils novads) LV-087
34 municipo Saldus (Saldus novads) LV-088
35 municipo Saulkrasti (Saulkrastu novads) LV-089
36 municipo Sigulda (Siguldas novads) LV-091
37 municipo Smiltene (Smiltenes novads) LV-094
38 municipo Talsi (Talsu novads) LV-097
39 municipo Tukums (Tukuma novads) LV-099
40 municipo Valka (Valkas novads) LV-101
41 municipo Valmiera (Valmieras novads) LV-113
42 municipo Ventspils (Ventspils novads) LV-106
43 municipo Varakļāni (Varakļānu novads) LV-102

* Kelkaj novaj municipoj havas ĉefurbon, kies nomo ne estas la nomo de distrikto: municipo Augšdaugavas - Daugavpils, municipo Dienvidkurzemes - Grobiņa, municipo Ropažu - Ulbroka.

Klakebla mapo ekde la 1-a de julio 2009[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo pri Administraj Teritorioj kaj Loĝiĝintaj Areoj, 2021 versio. Latvijas Vēstnesis (1-a de julio 2021). Alirita 24-a de decembro 2021.
  2. ISO codes for Latvia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]