Distrikto Ludza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Ludza
(Ludzas novads)
Distrikto
Ludzas pilsdrupas.jpg
Ludza kastelruinoj
LVA Ludzas novads COA.png
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ŝoseo E22/A12 Rigo-Moskvo
 - Ŝoseo E262/A13 Vilnius-Pskovo
 - Ŝoseo P49 Kārsava-Ezernieki
Urboj Ludza, Kārsava, Zilupe
Riveroj Ludza, Rītupe
Areo 2 411 km² (241 100 ha)
Loĝantaro 21 777 (2021[1])
Denseco 9,03 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-058
Ludzas novads 2021.png
Retpaĝo: ludzasnovads.lv

Distrikto Ludza (latve Ludzas novads) estas distrikto en orienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Ludza (latve Ludzas rajons, 1949-2009), krom paroĥo Nautrēni, transdonita al distrikto Rēzekne, per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: latve Ludzas novads, Ciblas novads, Kārsavas novads, Zilupes novads. La centro de la distrikto situas en Ludza.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente Pskova provinco de Rusio, sude distrikto Krāslava, norde distrikto Balvi, kaj okcidente distrikto Rēzekne.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la Mezolitiko, 7-a jarmilo a.K. Fine de la Neolitiko (2-a jarmilo a.K.) en la teritorio vivis prahistoriaj baltoj triboj. Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto apartenis al la Latgalia lando Lotigola, verŝajne regata de Jersika ŝtato, en la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la distrikto situas en la norda parto de la Latgalia altmontaro (latve Latgales augstiene), kun plej altaj montetoj Rudavas 244 m, Pentjušu 226 m, Dangu 221 m. Nordokcidente ĉirkaŭ Salnava estas parto de la Adzele alteco de la Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene). Laŭ la orienta limo troviĝas la malaltebenaĵo Mudava.[3] La praroko konsistas el supra devonia dolomito kaj dolomitmarno. Mineraloj: dolomito (Malnava, Mediševa), argilo (Kārsava), gruzo (Vecslabada), dolĉakva kalkoŝtono, torfo (Peikstuļnīcas-Salas, Kreiču, Salinieku-Brieževkas kaj aliaj marĉoj). Grundoj - gazonaj podzoligitaj, gazonaj glejaj kaj marĉaj. Erozio de grundoj en altebenaĵoj. Arbaroj kovras proksimume trionon de la distrikta areo, marĉoj proksimume 7%.[2][4]

Averaĝa temperaturo: -7,5°C en januaro, +17,5°C en julio. Precipitaĵo 650 mm jare.[3]

Gravaj riveroj:

  • En la baseno de Daŭgavo - Sarjanka.
  • En la baseno de Velikaja - Rītupe, Ludza, Zilupe.

144 lagoj kun areo de pli ol unu hektaro, la plej granda - lagoj Cirma (12,6 km²), Lielais Ludzas (8,5 km²), Nirzas (5,6 km²).[2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Ludza havas 21 777 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 9 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Ludza Urbo 7936
2. Kārsava Urbo 2016
3. Zilupe Urbo 1381
4. Malnava Vilaĝo Malnavas 323
5. Martiši Vilaĝo Isnaudas 322
6. Pasiene Vilaĝo Pasienes 286
7. Tutāni Vilaĝo Cirmas 282
8. Mērdzene Vilaĝo Mērdzenes 281
9. Pilda Vilaĝo Pildas 280
10. Vecslabada Vilaĝo Istras 279

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Ludzas pilsēta, Kārsavas pilsēta, Zilupes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Blontu pagasts, Briģu pagasts, Ciblas pagasts, Cirmas pagasts, Goliševas pagasts, Isnaudas pagasts, Istras pagasts, Lauderu pagasts, Līdumnieku pagasts, Malnavas pagasts, Mežvidu pagasts, Mērdzenes pagasts, Nirzas pagasts, Ņukšu pagasts, Pasienes pagasts, Pildas pagasts, Pureņu pagasts, Pušmucovas pagasts, Rundēnu pagasts, Salnavas pagasts, Zaļesjes pagasts, Zvirgzdenes pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 6-184.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p.2-383.
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)