Glejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glejo

Glejo apartenas al grundoj, kies ekesto estas ligita kun akvo. Do akvo estas ĉefa grundformiĝa faktoro. Glejo estas A-G grundo, do ĝi havas du gravajn grund-horizontojn. Sub la surfaca huma A-horizonto, kiu havas helan koloron (unu deinter diagnozaj signoj) troviĝas gleja G-horizonto. La G-horizonto, kiu enhavas oksidiĝajn kaj reduktajn makulojn havas pliajn tipojn depende de multeco de makuloj. Gr-horizonto, kun enhavo de reduktaj makuloj pli ol 90-% estas griz-kolora, malpli ofte verdeta aŭ blueta. tiu ĉi horizonto devas troviĝi en la profundeco malpli granda ol 50 cm ekde la surfaco de tero, se oni parolas pri glejoj. Kio temas de ekesto de glejo, ĵus G-horizonto estas ligita kun la akvo. La makuloj ekestis pro long-daŭra influado de stagnanta sub-surfaca akvo-nivelo (tio ĉi estas unu el la diferencoj inter glejo kaj pseŭdoglejo, kiu ekestas pro surfaca akvo stagnanta sur maltrairebla tavolo subgrunda aŭ sur malfacile trairebla grund-horizonto pro enhavo de argilo. Ekeston de G-horizonto oni ligas kun pedologia procezo de glejiĝo.