G-horizonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

G-horizonto estas grundhorizonto, kiu kreiĝas en depresioj de reliefo aŭ valebenaĵoj kun alta subsurfaca akvonivelo oksigene malriĉa. La subsurfaca akvo devus esti sen pli signifaj vertikalaj moviĝoj (malpli ol unu metro dum jaro). Depende de multeco de makuloj oksidiĝaj kaj reduktaj oni diferenciiĝas pliaj tipoj - Gr-horizonto, Go-horizonto kaj Gro-horizonto. Ĉefe Gr-horizonto gravas de klasifia vidpunkto. Se ĝi troviĝas en profundeco malpli granda ol 50 cm, oni parolas pri glejoj. Troviĝo en profundeco 50-100 cm indikas glejan subtipon. Oksidiĝa Go-horizonto estas ligita ĉefe kun riverogrundoj, kie akvonivelo subsurfaca pli fluktuas dum jaro.