A-horizonto
Etoso
A-horizonto estas surfaca huma grundhorizonto (sur ĝi povas esti ankoraŭ supra O-horizonto). Oni diferencias tiujn ĉi tipojn de A-horizonto:
- Oĥrika - hela, tipa ekzemple por riverogrundoj, glejoj, pseŭdoglejo kaj aliaj.
- Umbrika - malhela, sed kun ne tro altkvalita humo, tipa ĉefe por arbaraj grundoj, ekzemple umbrizjomoj, podzoloj kaj kelkaj kambizjomoj).
- Molika - malhela, kun altkvalita humo (kun saturata sorbada komplekso) - plej tipa por Nigrogrundoj.
- Prilabora - surfaca horizonto, kiu ekestas de natura A-horizonto pro agrikultura influo de homo. Ĝi havas sufiĉe malsimilajn ecojn pedofizikajn, pedokemiajn kaj aliajn.
- Krom tiuj ĉi bazaj, plej oftaj tipoj ekzistas aliaj, ligitaj ekzemple kun Teraj homdevenaj grundoj, grundotipoj sur petroj kun enhavo de vulkanaj vitroj k.a.