Distrikto Bauska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Distrikto Bauska
(latve Bauskas novads)
Distrikto
Rundale palace - Igors Jefimovs - Panoramio.jpg
Rundāle palaco
LVA Bauskas novads COA.png
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Zemgalio
Ŝoseo E67 Via Baltica
 - Ŝoseo P87 Bauska-Aizkraukle
 - Ŝoseo P103 Bauska-Dobele
 - Ŝoseo P89 Ķekava-Skaistkalne
Urboj Bauska, Iecava
Riveroj Lielupe, Mēmele, Mūsa, Misa
Ĉefurbo Bauska
Areo 2 175 km² (217 500 ha)
Loĝantaro 41 755 (2021[1])
Denseco 19,2 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-016
Bauskas novads 2021.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bauskas novads
Retpaĝo: bauska.lv

Distrikto Bauska (latve Bauskas novads) estas distrikto en suda Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 preskaŭ en la lastaj limoj de iama distrikto Bauska (Bauskas rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: Bauskas novads, Iecavas novads, Rundāles novads kaj Vecumnieku novads. La centro de la distrikto situas en Bauska urbo.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Ogre kaj distrikto Aizkraukle, sude Litovio, norde distrikto Olaine kaj distrikto Ķekava, kaj okcidente distrikto Jelgava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto Bauska apartenis al la Zemgalia malgrandaj ŝtatoj, ekde la 13-a jarcento ĝis 1561 ĝi estis posedaĵo de la Riga Ĉefepiskopejo kaj Livonia Ordeno en Livonio, kaj en 1562-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1796 ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la orienta parto de la ebenaĵo de Zemgale (Zemgales līdzenums). Nordoriento estas la sudokcidenta rando de la Centra Latva deklivo (Viduslatvijas nolaidenums). La teritorio estas ĉefe plata, monteta en la ĉirkaŭaĵo de Skaistkalne kaj Taurkalne. Grundoj - ĉefe fekundaj gazonkarbonatgrundoj sur ŝtonaj argilaj substratoj, inkluzive de gazonpodzolaj, pli sablaj kaj sablaj argilaj podzolaj grundoj en la nordorienta parto de la distrikto.[3] Mineraloj: dolomito (Mežotne, Gulbji), gipso (Skaistkalne), argilo (Mežotne), dolĉakva kalkoŝtono (Pellaju purvs), torfo (plej grandaj torfejoj - marĉoj Briģu purvs kaj Lādzēnu purvs).[2] Arbaroj okupis 30 % de la teritorio de la tiama distrikto Bauska en 1980,[2] la plej multaj el la arbaroj situas en la oriento kaj nordoriento de la distrikto (Taurkalne kaj Misa koniferoj).

Averaĝa temperaturo: -5°C en januaro, +17°C en julio. Precipitaĵo 500-650 mm jare. La klimato estas iomete pli varma kaj seka ol la mezumo en Latvio.[2]

Preskaŭ la tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Lielupe. Gravaj riveroj: Lielupe, ties kunfluo Mēmele kaj Mūsa, alfluantoj Iecava, Misa, Īslīce, Svitene. Ne estas grandaj lagoj en la distrikto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Bauska havas 41 755 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas po 19,2 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro (2021)[4][5]
1. Bauska Urbo - 10 397
2. Iecava Urbo - 5736
3. Vecumnieki Vilaĝo Vecumnieku 2053
4. Rītausmas Vilaĝo Īslīces 1236
5. Uzvara Vilaĝo Gailīšu 988
6. Bērzkalni Vilaĝo Īslīces 847
7. Pilsrundāle Vilaĝo Rundāles 697
8. Misa Vilaĝo Vecumnieku 690
9. Skaistkalne Vilaĝo Skaistkalnes 602
10. Code Vilaĝo Codes 567

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Bauskas pilsēta, Iecavas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Bārbeles pagasts, Brunavas pagasts, Ceraukstes pagasts, Codes pagasts, Dāviņu pagasts, Gailīšu pagasts, Iecavas pagasts, Īslīces pagasts, Kurmenes pagasts, Mežotnes pagasts, Rundāles pagasts, Skaistkalnes pagasts, Stelpes pagasts, Svitenes pagasts, Valles pagasts, Vecsaules pagasts, Vecumnieku pagasts, Viesturu pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp. 1-699, 700. Rigo, 1981.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 1-195. Rigo, 1981.
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)