Iecava (rivero)
Iecava | |
latve Iecava | |
rivero | |
Piedira ponto super Iecava en Ozolnieki
| |
Lando | Latvio |
---|---|
Regionoj | Zemgalio, Selonio |
Distriktoj | Distrikto Aizkraukle, Distrikto Bauska, Distrikto Jelgava |
Alfluantoj | |
- dekstraj alfluantoj | Misa |
Urbo | 1
|
Fonto | Akvofontoj |
- situo | Paroĥo Daudzese, Distrikto Aizkraukle, Latvio |
- koordinatoj | 56° 29′ 12″ N 25° 15′ 12″ O / 56.48667 °N, 25.25333 °O (mapo) |
Enfluejo | rivero Lielupe |
- situo | Proksime de Jelgava, Latvio |
- koordinatoj | 56° 41′ 13″ N 23° 41′ 58″ O / 56.68694 °N, 23.69944 °O (mapo) |
Longo | 155 km (96 mi) |
Akvokolektejo | 2 072 km² (207 200 ha) |
Ĉiujara drenaĵo | 0.26 km³ |
| |
Vikimedia Komunejo: Iecava River | |
Iecava estas rivero en Latvio, kiu longas 155 kilometrojn de akvofontoj proksime de Daudzese en distrikto Aizkraukle. Fluas tra distriktoj Bauska kaj Jelgava, enfluas la riveron Lielupe. Riverdeklivo estas 69 m (0,4 m/km), ĉiujara drenaĵo 0,26 km³.
Vojo
[redakti | redakti fonton]La tuta rivera vojo fluas laŭ la malaltebenaĵon de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[1]
La natura muŝo de la rivero en Lielupe situas 4 km sub Jelgava, sed granda parto de la akvo fluas laŭ la kanalo al la Lielupe super Jelgava ekde la 19-a jarcento. La parto sub kanalo nomitas Veciecava ("malnova Iecava"). En Veciecava enfluas rivero Misa.
En granda parto de la kurso, la Iecava lito estas reguligita.[2] En la 1930-aj jaroj, parto de la dolomitlito en la mezo de Iecava fluo estis krevigita por malhelpi la riveron inundado en la fonto. Pli ol duono de la drenaĵo de Iecava konsistas el neĝfandado, kaj nur 4-5% venas de subtera akvo, kiu estas tre malmulte en Latvio. Tial aparte forte diferencas la kvanto de akvo en Iecava en printempaj inundoj kaj en la malalta akvoperiodo de somero.[3]
En la rivero troviĝas ezokoj, perkoj, plotoj, bramoj, sandroj, lojtoj, vimboj.[2]
Trafluo
[redakti | redakti fonton]- Mežmuiža
- Brankas
- Ozolnieki
- Iecava
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]- Maldekstra: Īkstrums (28 km).
- Dekstra: Misa (108 km), Smakupe (19 km).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Proksime de Bārbele.
-
En urbo Iecava.
-
Proksime de Ozolnieki.
-
Proksime de Menta.
-
Proksime de Bārbele.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 637.
- ↑ Loko de gravaj riveroj kaj iliaj basenoj (latve)