Municipo Ventspils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Ventspils)
municipo Ventspils
latve Ventspils novads
municipo
Irbene radioteleskopo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Kuronio
Ŝoseo E22/A10 Rigo-Ventspils
 - Ŝoseo P120 Talsi-Kuldīga
 - Ŝoseo P128 Talsi-Jūrmala
 - Ŝoseo P131 Tukums-Kolka
Urbo Piltene
Riveroj
Ĉefurbo Ventspils
Areo 2 459 km² (245 900 ha)
Loĝantaro 10 777 (2021[1])
Denseco 4,38 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-106
Vikimedia Komunejo: Ventspils Municipality
Retpaĝo: ventspilsnovads.lv

La distrikto > municipo Ventspils (latve Ventspils novads) estas distrikto en nordokcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2009 en la lastaj limoj de iama distrikto Ventspils (latve Ventspils rajons, 1949-2009). La centro de la distrikto situas en ŝtata urbo Ventspils, kiu mem ne estas parto de la distrikto.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Talsi, sude distrikto Kuldīga, sudokcidente distrikto Dienvidkurzeme kaj okcidente ŝtata urbo Ventspils kaj Balta Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝantito de la distrikto estas konata ekde ŝtonepoko en la 3-a jarmilo a.K. (Sārnate marĉo). En la 9.-10.-aj jarcentoj, la teritorio de la distrikto estis loĝita ĉefe de finno-ugroj - livonoj kaj vendoj, en la suda parto miksita kun la baltaj tribaj kuronoj. Ekde la 13-a jarcento, la kuronoj penetris pli profunde en la regionon, kaj la livonoj vivis plejparte en la nordo de la distrikto kaj laŭ la rivero Venta. La lando Ventava formiĝis en la okcidenta parto, la lando Vanema situis al la orienta parto. Sekve de la invado de la krucmilitistoj en la 13-a jarcento, la parto de moderna distrikto Ventspils ĉirkaŭ Usma, Ventspils kaj sude de ĝi iĝis posedaĵo de la Livonia Ordeno, kaj la resto post kelkaj posedŝanĝoj - de la diocezo de Kurzeme. Post la kolapso de Livonio, la antaŭa parto de la ordeno estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, sed parto de la diocezo venis al aŭtonoma distrikto Piltene. En 1795 la regiono inkludita en la Rusia Imperio, en 1797 - en la Rusia provinco Kuronio (Kurlando). Dum la Unua Mondmilito la teritorio estis okupita de Germanio ekde la mezo de 1915. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la norda parto de la Kursa malaltebenaĵo kaj Marborda malaltebenaĵo.[2] Arbaroj ĉirkaŭ 65% de la teritorio, du trionoj de ĉiuj arboj en arbaroj estas pinoj. Mineraloj - gruzo (Pope, Ķorsīši, Užava), dolĉakva kalkoŝtono, argilo (Stilmes, Ugāle), torfo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -3 - -4  °C en januaro kaj +16 - +16,5  °C en julio. Da precipitaĵo falas 600–800 mm jare.[2]

La distrikto situas en la basenoj de Venta kaj pluraj marbordaj riveroj. Gravaj riveroj: Abava, Užava, Irbe kun alfluantoj Stende kaj Rinda.

La plej grandaj lagoj estas Usmas (41,4 km²), Puzes (5,2 km²) kaj Būšnieku (3,3 km²).[3]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 10 512 personoj sur areo de 2 458,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km².

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[4][5]
1. Ugāle Vilaĝo Ugāles 1589
2. Piltene Urbo 900
3. Pope Vilaĝo Popes 566
4. Blāzma Vilaĝo Puzes 353
5. Ventava Vilaĝo Vārves 335
6. Ance Vilaĝo Ances 309
7. Vārve Vilaĝo Vārves 298
8. Zūras Vilaĝo Vārves 289
9. Zlēkas Vilaĝo Zlēku 284
10. Užava Vilaĝo Užavas 280

Etna konsisto estas (2016) 90% latvoj, 5% rusoj, 5% aliaj naciecoj.

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Piltenes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Ances pagasts, Jūrkalnes pagasts, Piltenes pagasts, Popes pagasts, Puzes pagasts, Tārgales pagasts, Ugāles pagasts, Usmas pagasts, Užavas pagasts, Vārves pagasts, Ziru pagasts, Zlēku pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 661.
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]