Municipo Preiļi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Preiļi)
municipo Preiļi
(Preiļu novads)
municipo
Baziliko en Aglona
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ŝoseo P63 Līvāni-Preiļi
 - Ŝoseo E262/A13 Vilnius-Pskovo
 - Ŝoseo P62 Krāslava-Madona
 - Ŝoseo P58 Viļāni-Špoģi
Urbo Preiļi
Riveroj Dubna, Feimanka, Ūša
Ĉefurbo Preiļi
Areo 1 419 km² (141 900 ha)
Loĝantaro 16 759 (2021[1])
Denseco 11,81 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-073
Vikimedia Komunejo: Preiļi Municipality
Retpaĝo: preiļi.lv

La distrikto > municipo Preiļi (latve Preiļu novads) estas distrikto en sudorienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Preiļi (latve Preiļu rajons, 1949-2009), krom 3 paroĥojn kaj urbon Līvāni, transdonita en 2009 al distrikto Līvāni, per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: (latve Preiļu novads, Riebiņu novads, Vārkavas novads, Aglonas pagasts). La centro de la distrikto situas en Preiļi.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Rēzekne, sudoriente distrikto Krāslava, sude distrikto Augšdaugava, okcidente distrikto Līvāni, kaj norde distrikto Jēkabpils kaj distrikto Varakļāni.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la distrikto estas konata ekde la frua neolitiko, sed pli alta loĝdenso estis trovita ekde la malfrua neolitiko. Komence de la 13-a jarcento, la distrikto estis parto de antikva latgala ŝtato Jersika.[2] En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en Pskova provinco, poste en 1778 en Polacka provinco, ekde 1796 en Belorusia provinco kaj ekde 1802 en Vicebska provinco. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La okcidenta parto de la distrikto situas en la Jersika ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Orienta Latvio (latve Austrumlatvijas zemiene), la plej granda orienta parto situas en Feimaņu montetoj de la Latgale altebenaĵo (latve Latgales augstiene).[3] Mineraloj: dolomito (Sīļukalns), sablo kaj gruzo (Kaži, Riebiņi, Zīlēni), argilo (Aizkalne, Ārlava, Gailīši), torfo. La grundoj en la okcidento estas plejparte argilaj podzoligitaj kaj marĉotorfaj, en la oriento sablaj kaj sablaj argilaj gazonoj podzoligitaj. Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, dominas la supraj devoniaj sedimentoj.

Averaĝa temperaturo: −6,5 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 650 mm jare.[3]

Distrikto Preili estas transirita de Dubna, la alfluanto de Daŭgavo, kies alfluantoj (la plej granda - Feimanka, Sauna, Ūša, Jaša) formas la plej grandan parton de la riverreto. En la nordorienta parto kiel la landlima - rivero Malta.

La plej grandaj lagoj situas en la sudoriento de la distrikto - Rušons (23,7 km², parte), Ciriša (6,3 km²), Zolvas (3,65 km²), Bicānu (1,5 km²), Kategrades (1,4 km²), Salmejs (1 km²), Jašazars (0,9 km²).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Preiļi havas 16 759 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 11,8 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[4][5]
1. Preiļi Urbo 6481
2. Aglona Vilaĝo Aglonas 833
3. Riebiņi Vilaĝo Riebiņu 718
4. Līči Vilaĝo Preiļu 308
5. Galēni Vilaĝo Galēnu 259
6. Stabulnieki Vilaĝo Stabulnieku 233
7. Prīkuļi Vilaĝo Saunas 211
8. Kastīre Vilaĝo Rušonas 198
9. Pelēči Vilaĝo Pelēču 183
10. Jaunaglona Vilaĝo Jaunaglonas 178

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Preiļu pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Aglonas pagasts, Aizkalnes pagasts, Galēnu pagasts, Pelēču pagasts, Preiļu pagasts, Riebiņu pagasts, Rožkalnu pagasts, Rušonas pagasts, Saunas pagasts, Silajāņu pagasts, Sīļukalna pagasts, Stabulnieku pagasts, Upmalas pagasts, Vārkavas pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p.3-73.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)