Regionoj de Belorusio
Je plej supra administra nivelo, la orienteŭropa ŝtato estas dividita en ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto) kaj aldone la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko.[1]. La urbo Minsko havas specialan statuson esti ekster administra regiono pro la ĉefurba funkcio, sed aldone ankaŭ estas la administra centro de la Minska regiono, al kies teritorio la urbo mem do ne apartenas.
Je dua administra nivelo, la regionoj estas dividitaj en distriktoj (beloruse nomataj раён "rajon").
La limoj de la regionoj estis fiksitaj en 1960 kiam Belorusio - tiam Belorusa SSR - estis parto de Sovetunio.
Mapo
[redakti | redakti fonton]n-ro | regiono | ĉefurbo | belorusa nomo | loĝantaro (takso 2009-01-01)[2] |
|
---|---|---|---|---|---|
1 | Minsko (ĉefurbo) | Мінск | 1 829 100 | ||
2 | Bresta regiono | Bresto | Брэсцкая вобласць | 1 433 100 | |
3 | Homela regiono | Homel | Гомельская вобласць | 1 464 500 | |
4 | Hrodna regiono | Hrodno | Гродзенская вобласць | 1 102 800 | |
5 | Mahilova regiono | Mahilovo | Магілёўская вобласць | 1 123 100 | |
6 | Minska regiono | Minsko | Мінская вобласць | 1 454 000 | |
7 | Vicebska regiono | Vicebsk | Віцебская вобласць | 1 265 300 |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ statistikaj informoj pri la regionoj de Belorusio (angle)
- ↑ oficiala takso pri loĝantaro 01-01-2009. Arkivita el la originalo je 2009-07-11. Alirita 2009-07-11.
Bresta regiono | Homela regiono | Hrodna regiono | Mahilova regiono | urbo Minsko | Minska regiono | Vicebska regiono
|