Provincoj de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regionoj de Finnlando)

Finnlando estas dividita al 19 modernaj provincoj aŭ regionoj (finne singulare maakunta, plurale maakunnat, svede landskap, plurale landskap).[1] La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas aŭ la deputitoj de ĝiaj komunumoj aŭ, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la loĝantaro. Ĝis la fino de 2009 la lando havis ankaŭ 6 guberniojn (finne lääni, svede län), kiuj estis distriktoj de ŝtata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan aŭtonomion.

Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj tradukas la koncepton maakunta respektive landskap al Esperanto per la vorto "provinco", kaj la historian koncepton lääni respektive län al Esperanto per la vorto "gubernio", nelaste pro la longa rusa regado en Finnlando, kiam la koncepto de lääni en la rusa lingvo nomatis plurale Губерний (gubernij) = gubernioj kaj la koncepto de maakunta ruse nomatis plurale Провинций (provincij) = provincoj. Aliaj eŭropaj lingvoj nun tradukas maakunta respektive landskap per ekvivalento de la vorto "regiono" (ekz. angle regions, france régions, hispane regiones, itale regioni ktp.), kaj tradukas la historiajn unuojn lääni respektive län per ekvivalento de la vorto "provinco". Tio kontrastas al la esperanta lingvouzo kaj povas kaŭzi konfuzon. Sed tiom longe kiom ne ŝanĝatas la Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj, por la esperanta lingvouzo la propraj vortaroj pli gravas ol la lingvouzo en aliaj lingvoj.

La nunaj provincoj[redakti | redakti fonton]

La provincoj de Finnlando
  1. Laponio
  2. Norda Ostrobotnio
  3. Kainuu
  4. Norda Karelio
  5. Norda Savonio
  6. Suda Savonio
  7. Suda Ostrobotnio
  8. Ostrobotnio
  9. Pirkanmaa
  10. Satakunta
  11. Meza Ostrobotnio
  12. Meza Finnlando
  13. Origina Finnlando
  14. Suda Karelio
  15. Päijänne-Tavastio
  16. Origina Tavastio
  17. Uusimaa; ĝis la fino de 2010 Orienta Uusimaa estis aparta provinco
  18. Kymenlaakso
  19. Alando

Ekde 1997 ĝis la fino de 2009 tiuj provincoj situis en la tiamaj ses gubernioj jene:

Laponia gubernio: 1 Laponio

Gubernio Oulu: 2 Norda Ostrobotnio, 3 Kainuu

Gubernio Orienta Finnlando: 4 Norda Karelio, 5 Norda Savonio, 6 Suda Savonio

Gubernio Okcidenta Finnlando: 7 Suda Ostrobotnio, 8 Ostrobotnio, 9 Pirkanmaa, 10 Satakunta, 11 Meza Ostrobotnio, 12 Meza Finnlando, 13 Varsinais-Suomi

Gubernio Suda Finnlando: 14 Suda Karelio, 15 Päijänne-Tavastio, 16 Suda Tavastio, 17 Uusimaa, (ĝis 2010) Orienta Uusimaa, 18 Kymenlaakso

Alando (kun aparta statuso): 19 Alando

Loĝantaro kaj ĉefurboj[redakti | redakti fonton]

Nomo Ĉefurbo Loĝantaro (fine de 2015) Prognozo en 2030 Areo km² Denseco loĝ./km²
Alando Mariehamn 28 992 27 388 1 553 18,7
Suda Karelio Lappeenranta 131 113 127 435 5 329 24,6
Suda Ostrobotnio Seinäjoki 192 580 172 261 13 443 14,3
Suda Savonio Mikkeli 150 292 140 304 14 257 10,5
Kainuu Kajaani 78 388 68 621 24 499 3,65
Origina Tavastio Hämeenlinna 174 682 165 548 5 198 33,6
Meza Ostrobotnio Kokkola / Karleby 68 990 62 870 5 019 13,7
Meza Finnlando Jyväskylä 275 7222 257 426 16 702 16,5
Kymenlaakso Kotka 178 675 172 652 5 148 34,7
finna Laponio Rovaniemi 180 848 162 300 92 660 1,95
Pirkanmaa Tampere 506 098 475 749 12 585 40,2
Ostrobotnio Vaasa / Vasa 181 635 161 064 7 752 23,4
Norda Karelio Joensuu 164 744 144 720 17 761 9,28
Norda Ostrobotnio Oulu 406 966 369 268 35 508 11,5
Norda Savonio Kuopio 248 112 220 154 16 768 14,8
Päijänne-Tavastio Lahti 201 532 193 330 5 124 39,3
Satakunta Pori 222 920 214 599 7 819 28,5
Uusimaa Helsinki / Helsingfors 1 620 163 1 575 591 9 096 178
Origina Finnlando Turku / Åbo 474 164 474 547 10 662 44,5

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. nord-samee eanangoddi, anar-samee eennâmkodde kaj skolt-samee mäddkåʹdd