Distrikto Tukums

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Tukums
latve Tukuma novads
Distrikto
Cinneville - Prototype of Old Riga - panoramio - Paul Berzinn (2).jpg
En Cinneville - en dekoracia urbo konstruita por la bezonoj de filmstudioj proksime de Tukums
LVA Tukuma novads COA.png
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Kuronio
Ŝoseo E22/A10 Rigo-Ventspils
 - Ŝoseo P131 Tukums-Kolka
 - Ŝoseo P128 Talsi-Jūrmala
 - Ŝoseo P104 Tukums-Auce-Vītiņi
Urboj Tukums, Kandava
Riveroj Abava, Slocene, Viesate
Ĉefurbo Tukums
Plej alta punkto Smiltiņkalns
 - alteco 156 m s. m.
Plej malalta punkto Marbordo
 - alteco m s. m.
Areo 2 450 km² (245 000 ha)
Loĝantaro 44 411 (2021[1])
Denseco 18,13 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-099
Tukuma novads 2021.png
Retpaĝo: tukums.lv

Distrikto Tukums (latve Tukuma novads) estas distrikto en nordokcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la limoj de iama distrikto Tukums (latve Tukuma rajons, 1950-1996), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Tukuma novads, Engures novads, Jaunpils novads, Kandavas novads). La centro de la distrikto situas en Tukums. Laŭ la stato de la jaro 2022 en la distrikto vivis 43 901 personoj sur areo de 2 450,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas sudoriente ŝtata urbo Jūrmala, distrikto Mārupe kaj distrikto Jelgava, sude distrikto Dobele, sudokcidente distrikto Saldus, okcidente distrikto Kuldīga kaj nordokcidente distrikto Talsi. Oriente estas Golfo de Rigo de Balta Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝantito de la distrikto estas konata ekde ŝtonepoko en la 3-a jarmilo a.K. (setlejo apud rivereto Siliņupīte proksime de Lapmežciems). En la 13.-a jarcento, la teritorio de la distrikto estis loĝita ĉefe de kuronoj, proksime de maro loĝis livonoj, en la suda parto zemgaloj. Kiel rezulto de la invado de la krucistoj en la 13-a jarcento distrikto iĝis parto de Livonio kaj apartenis al la Livonia Ordeno.[2] Post la kolapso de Livonio en la 16-a jarcento, la teritorio estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio. La evoluo de la areo estis interrompita per la Dua Nordia Milito (1655-1660) kaj la posta pesto. Eta parto ĉirkaŭ lago Kaņieris estis aneksita al Rusio en 1783 kaj inkludita en Vidzeme provinco, en 1795 la tuta regiono estis inkludita en la Rusia Imperio, en 1797 - en la Rusia provinco Kuronio (Kurlando). Dum la Unua Mondmilito la teritorio estis okupita de Germanio ekde la mezo de 1915. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la distrikto situas en Orienta Kuronia altebenaĵo (latve Austrumkurzemes augstiene). Marborde - Marborda malaltebenaĵo, oriente Meza Latvia malaltebenaĵo. La plej altaj punktoj - en la orienta parto Milzukalns apud Tukums (119 m), sudokcidente Smiltiņkalns 156 m. Arbaroj ĉirkaŭ 45% de la teritorio, marĉoj ĉirkaŭ 5%. Mineraloj - sablo kaj gruzo (Jaunsāti, Kažoki, Cēre, Zvāre, Praviņas), dolĉakva kalkoŝtono, dolomito (Lēpeni), argilo (Kandava, Smārde), torfo (la plej grandaj torfomarĉoj - Vānes, Lestenes-Ēnavas, Sīļu, Praviņu). Medicina koto en lago Kaņieris, mineralfontoj proksime de Kandava.[2][3]

Averaĝa temperaturo: -4 - -5°C en januaro, +16 - +17°C en julio. Precipitaĵo 600-700 mm jare.[4]

La plej gravaj riveroj:

  • En Venta baseno - Abava kaj ĝiaj alfluantoj: Viesate, Vēdzele, Pūre, Bebrupe, Amula, Imula
  • En Lielupe baseno - Džūkste, Slampe.
  • En la baseno de Golfo de Rigo - Slocene, Lāčupe.

Grandaj lagoj: la suda parto de lago Engure (19,1 km²), Kaņieris (11,2 km²), Valguma (0,6 km²), Sēmes (0,5 km²).[3]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Tukums havas 44 411 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 18 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Tukums Urbo 18 040
2. Kandava Urbo 3607
3. Engure Vilaĝo Engures 1310
4. Lapmežciems Vilaĝo Lapmežciema 1287
5. Slampe Vilaĝo Slampes 813
6. Jaunpils Vilaĝo Jaunpils 797
7. Smārde Vilaĝo Smārdes 620
8. Pūre Vilaĝo Pūres 600
9. Ragaciems Vilaĝo Lapmežciema 576
10. Tume Vilaĝo Tumes 575
11. Irlava Vilaĝo Irlavas 496
12. Džūkste Vilaĝo Džūkstes 384

Etna konsisto: 86% latvoj, 7% rusoj, 2% belorusoj, 5% aliaj naciecoj.

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Tukuma pilsēta, Kandavas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Cēres pagasts, Degoles pagasts, Džūkstes pagasts, Engures pagasts, Irlavas pagasts, Jaunpils pagasts, Jaunsātu pagasts, Kandavas pagasts, Lapmežciema pagasts, Lestenes pagasts, Matkules pagasts, Pūres pagasts, Sēmes pagasts, Slampes pagasts, Smārdes pagasts, Tumes pagasts, Vānes pagasts, Viesatu pagasts, Zantes pagasts, Zemītes pagasts, Zentenes pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 535.
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 566.
  4. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo distrikto Tukums en Vikimedia Komunejo