Lago Engure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Engure
lago
Situo Latvio
Ĉefaj fontoj Dzedrupe, Dursupe
Ĉefaj elfluoj Mērsrags kanalo
Insuloj 6-9
Areo de la baseno 644 km²
Datenoj
Koordinatoj 57° 16′ N, 23° 6′ O (mapo)57.26666666666723.13Koordinatoj: 57° 16′ N, 23° 6′ O (mapo)
Lago Engure (Latvio)
Lago Engure (Latvio)
DEC
Lago Engure
Lago Engure
Map
Lago Engure
Supermara alteco m
Surfaca areo 40,46 km²f5
Maksimuma longo 17,9 kmf6
Maksimuma larĝo 4,4 kmf7
Akva volumeno 0.0168 km³dep1f8
Maksimuma profundo 2,1 mf10
Averaĝa profundo 0,4 mf11
vdr

Lago Engure (latve Engures ezers) situas en nordokcidenta Latvio. La lago kovas surfacon de 40.5 kvadrataj kilometroj. La lago formiĝis kiel laguna lago antaŭ proksimume 4,000 jaroj, kiam la Litorina Maro retiriĝis.[1] La lago situas en Ķūļciems kaj Mērsrags-paroĥoj de distrikto Talsi kaj Engure-paroĥo de distrikto Tukums.

Loko[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, la lago estas apartigita de la Golfo de Rigo per 1,5-2,5 km larĝa strio de dunoj kovritaj per pinoj.[2] Riveroj Dzedrupe, Dursupe, Jurģupe, Pelčupe, Kalnupe, kaj kelkaj aliaj fluas en la lagon, sed la Mērsrags kanalo elfluas en la maron, kiu estis fosita laŭ iniciato de farmistoj en 1842,[2][3] malaltigante la lagnivelon je 1,5 metroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Jam en 1972, la profundo de la lago ne superis 2,1 metrojn, sed la averaĝa profundo estis nur 0,4 metroj.[4] La lito estas sabla kun fragmentoj de dolomito, ĝi estas kovrita de dika tavolo de silto, kelkloke dikaj ĝis 6 metroj.[3] La lagbordoj estas plataj, kutime marĉaj kaj malfacile alireblaj,[1] la lago mem malofte videblas de la bordo. Plurloke la lagbordo estas paŝtita de sovaĝaj bovinoj kaj ĉevaloj por krei malferman marbordan pejzaĝon.[3][5] La lago estas superkreskita. Akvokoloro - flaveca.[4] Ĉe la okcidenta flanko, ekzistas larĝa kankovrita duoinsulo Grebis. La grandeco de la lago estas variaj pro marĉado de la bordoj. De 1910 ĝis 1960 ĝia areo malpliiĝis je 9 hektaroj.[6]

Fiŝoj kaj birdoj[redakti | redakti fonton]

En la lago estas multaj fiŝoj, ekzistas industria kaj amatora fiŝkaptado. La fontoj de fiŝkaptistoj mencias ezokojn, perkojn, tinkojn, skardiniojn, plotojn, lojtojn, bramojn, angilojn.[6][7]

Laŭ la nombro da akvobirdo kaj la diverseco de specioj, Lago Engures estas la plej riĉa en Latvio, ĝi estas hejmo al proksimume 60 specioj, inkluzive de multaj specioj de akvobirdo, inter kiuj proksimume 20 anseroformaj, 12 ĥaradrioformaj, 7 gruoformaj kaj 5 greboj.[2] Pluraj raraj kaj protektitaj birdospecioj nestas. Multaj migrantaj birdoj ekloĝas tie, aŭtune povas esti pli ol 10 000 anasoj en la lago.[6] Birdobservaj turoj estis establitaj en pluraj lokoj laŭ la lagbordo.[8]

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Sur la lago situas 6-9 insuloj, Pro la malprofundeco kaj trokreskaĵo de la lago, la nombro kaj grandeco de insuloj varias. La tuta areo de la insuloj estas 85-130 hektaroj.[2][4][6] La plej granda insulo estas Stintsala.

Defenda statuso[redakti | redakti fonton]

Lago Engure kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas inkluzivitaj en la naturparko de Lago Engures en la sudokcidenta parto estas rezerva zono kun pli strikta reĝimo.[9] Sur la orienta bordo de la lago, ekde 1957, kiam ĉi tie estis establita akvobirda rezervejo, ekzistas ornitologia esplorcentro kun flosanta domo.[5][6] Fiŝkaptado estas permesita en parto de la lago, ekzistas pluraj boatbazoj sur la lagbordo. Kantranĉado okazas vintre, ĉar la plej multaj akvobirdoj postulas malgrandajn standojn de kanoj prefere ol kontinua maro de kanoj.[1]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Engures ezers - Dabas objekti - Tukums visittukums.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 3, p. 190.
  3. 3,0 3,1 3,2 ENGURES ezers upes.lv]
  4. 4,0 4,1 4,2 Ezeri.lv
  5. 5,0 5,1 Dabas parks “Engures ezers” Visit Baltics, date=2021-03-29
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 478-479.
  7. Engures ezers copeslapa.lv
  8. Dabas parks "Engures ezers" latvia.travel
  9. Noteikumi par Engures ezera dabas parku - Latvijas Vēstnesis