Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj en la Medio, en Ekstera Spaco kaj Subakvo estas traktato, kiu malpermesas ĉiujn elprovajn eksplodojn de nukleaj armiloj krom tiuj kondukitaj subtere.

Komence la intertraktadoj celis ampleksan malpermeson, sed ĉi tio estis forlasita pro teknikaj demandoj ĉirkaŭ la detekto de subteraj testoj kaj sovetiaj maltrankviloj pri la altrudiĝo de la proponitaj kontrolmetodoj. La impeto por la testo-malpermeso estis donita de kreskanta publika maltrankvilo pri la grando de nukleaj testoj, precipe testoj de novaj termonukleaj armiloj (hidrogenaj bomboj), kaj la rezultoj de radioaktivaj pluvoj. Test-malpermeso ankaŭ estis vidita kiel rimedo por bremsi atoman disvastiĝon kaj la nuklea kurado. Kvankam la Traktato ne haltigis proliferadon aŭ la malpermeson de armiloj, ĝia proklamo koincidis kun granda malpliiĝo en la koncentriĝo de radioaktivaj partikloj en la atmosfero.

La Traktato estis subskribita de la registaroj de Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono en Moskvo la 5-an de aŭgusto 1963 antaŭ ol estis malfermita al subskribo de aliaj landoj. La traktato formale ekfunkciis la 10-an de oktobro 1963. Ekde tiam, 123 aliaj ŝtatoj fariĝis anoj de la traktato. Dek ŝtatoj subskribis, sed ne ratifis la traktaton.