Adam Rapacki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Rapacki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1909 (1909-12-24)
en Lvivo
Morto 10-an de oktobro 1970 (1970-10-10) (60-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater gimnazio
Familio
Infanoj Maria Wierzbicka • Joanna Rapacka
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoekonomikisto
vdr

Adam RAPACKI (naskiĝis la 24-an de decembro 1909 en Lvivo, mortis la 10-an de oktobro 1970 en Varsovio) estis pola politikisto kaj ekonomikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis membro de diversaj socialismaj organizoj inter la du mondmilitoj, en 1939 estas militkaptita kiel soldato, fare de la germanoj. Post la militfino, li iĝis en 1948 membro de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio, post unuiĝo de la Pola Socialista Partio kaj la Pola Laborista Partio. Inter 1948 kaj 1968, li membris en la Politburoo. Li estis jam en 1947 ministro pri ŝipado, 3 jarojn poste ŝanĝis la postenon al okupiĝo pri altlernejaj aferoj. La nova kompartia gvidanto Gomułka igis lin en 1956 eksterafera ministro. Dum la komunistaj, antisemitaj purigoj en marto de 1968, Rapacki retiriĝis el la politika agado.

Rapacki-plano[redakti | redakti fonton]

Kiel ministro pri eksteraj rilatoj, li prezentis en la 12-a sezono de la Tutasembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en oktobro de 1957 la - laŭ li nomitan - planon (Rapacki-plano) por establo de zono sen nukleaj armiloj en Mez-Eŭropo, kiu celis enhavi Federacian Respublikon Germanio, DDR, la Popolan Respublikon Pollando kaj pli poste ankaŭ Ĉeĥoslovakion. La plano estas laŭdata en la Popola Respubliko Pollando kiel parto de la „Pacpolitiko“ de la sovetia bloko en Eŭropo, sed la okcidentaj landoj timis la strategian malfortigon de NATO kompare al la Varsovia Pakto kaj rifuzis tion.