Ed Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ed Wood
Wood en Glen or Glenda
Persona informo
Edward Davis Wood Jr.
Naskonomo Edward Davis Wood
Naskiĝo 10-a de oktobro 1924
en Poughkeepsie, Novjorkio, Usono
Morto 10-a de decembro 1978 (aĝis 54)
en Losanĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per acute myocardial infarction vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Norma McCarty (1955–1956)
Kathleen O'Hara (1959–1978)
Amkunulo Dolores Fuller vd
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisorofilmmuntistoverkisto • teatra aktoro • romanisto • reĝisoro vd
Aktiva dum 1950 – 1977
Verkado
Verkoj Glen or Glenda vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Davis WOOD, Jr. (10-a de oktobro 1924 - 10-a de decembro 1978), pli konata kiel Ed Wood, estis produktoro, aktoro, scenaristo, kaj redaktoro, kiu ofte faris ĉi tiujn rolojn samtempe. En la malfruaj 1950-aj jaroj, Wood faris serion de malmultekostaj kaj malbone produktitaj filmoj, nun humore honorita pro ties teknikaj eraroj, banalaj specialaj efektoj, grandaj iomoj da maltaŭgaj stokfilmoj, bizara dialogo, strangaj steluloj, kaj absurdaj intrig-elementoj. Lia spektakleca talento donis al li iom da kritika sukceso.

La populareco de Wood rapide malkreskis post la morto de lia plej konata stelulo, Béla Lugosi. Li eblis savi vendeblan filmon el la lastaj momentoj de Lugosi en filmo, sed la kariero de Wood malkreskis poste. Al la fino de lia vivo, Wood faris pornografiajn filmojn kaj verkis krim-fikcion, hororon, kaj erotikaj romanoj. Lia postmorta fameco spronis du jarojn post lia morto, kiam li estis premiita kun Premio Ora Meleagro ("Golden Turkey Award") kiel la plej malbona reĝisoro iame. La manko de norma filmfarado en lia verkaro gajnis al Wood kaj liaj filmoj multajn fervorulojn de liaj kultaj filmoj.