Konstantino la 7-a (Bizancio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konstantino la 7-a kaj lia patrino Zoë.

Konstantino la 7-a, latine Constantinus Porphyrogenitus, greke Konstantinos Porphyrogennetos bzw. Κωνσταντινος Πορφυρογεννητος; "Naskiĝinta en purpuro", tio estas kiam lia patro (Leo la 6-a) estis jam imperiestro (* 905 en Konstantinopolo; † 9-an de novembro 959 samloke), bizancia imperiestro inter 913-959.

Konstantino estis de 913 ĝis 944 kunimperiestro de sia bopatro Romanos la 1-a, sed tiu forigis lin el la potenco.

Liaj verkoj kaj kunverkoj informas pri gravaj datenoj pri la Bizanca imperio kaj pri la najbaraj regionoj. Lia verko, la De administrando imperio („La administrado de la Imperio”) okupiĝas pri la slavaj kaj turkaj popoloj, kaj plej grava fonto pri la hungara prahistorio.

Lia plej longa verko estas la De ceremoniis aulae Byzantinae (Pri ceremonioj de la bizanca kortego).

Lia kromnomo Porphürogennétos (pupurnaskiĝinto) aludis, ke ankaŭ li naskiĝis en la purpura ĉambro de la imperiestra palaco.