Moskeo de Sulejmano
Moskeo de Sulejmano | ||
---|---|---|
moskeo, vidindaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 41° 0′ 58″ N, 28° 57′ 50″ O (mapo)41.01611111111128.963888888889Koordinatoj: 41° 0′ 58″ N, 28° 57′ 50″ O (mapo) | |
Arkitekto | Sinan | |
Estiĝo | 1550 | |
Moskeo de Sulejmano | ||
Vikimedia Komunejo: Süleymaniye Mosque [+] | ||
La Moskeo de Sulejmano (turke Süleymaniye Camii) estas moskeo konstruita dum la ekzistado de la Otomana Imperio kiu situas en la tri monteto de Istanbulo, Turkio. Ĝi estas la dua plej granda moskeo de la urbo kaj unu el la plej konataj.
La moskeo estis konstruita laŭ ordono de sultano Sulejmano la 1-a kromnomata La Glora. Ĝi estis konstruita de la imperia arkitekto Mimar Sinan. La konstruado ekiĝis en 1550 sur la tereno kie antaŭe troviĝis la palaco Eski Saray.La laboroj finiĝis en 1557.
Sinan kreis la arkitekturan dizajnon de la konstruaĵo en kontraŭpozicio al la bizanca Hagia Sofia. Hagia Sofia estis bizanca baziliko konvertita en moskeon dum la regado de Mehmedo la 2-a kaj ĝi estis la modelo por multaj otomanaj moskeoj de Istanbulo. Tamen, Sinan havis pli simetrian, racian kaj simplan koncepton, ol tiu de la antaŭaj otomanaj arkitektoj
La moskeo suferis gravan damaĝon pro incendio en 1660 sed estis restaŭrita de la sultano Mehmedo la 4-a. Pro la tertremo de 1766 la volbo denove falis. La postaj riparadoj damaĝis la originalan dekoradon de Sinan. Poste, la moskeo estis restaŭrida meze de la 19-a jarcento kun la celo rekuperi la originalan splendoron la volbo kaj la duonvolboj estis farbitaj je baroka otomana stilo. Dum la lasta purigado la originala dizajno estis fidele restaŭrita.