Eŭdoksio de Antioĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭdoksio de Antiokio)
Eŭdoksio de Antioĥio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 300
en Arabissus
Morto 370
en Konstantinopolo
Religio Orienta Kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo pastro vd
episkopo de Germanicia
Dum 350–357 aŭ 358–359
episkopo de Antioĥio
Dum 350358
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Dum 360370
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭdoksio de Antioĥio (m. 370) estis arkiepiskopo de Konstantinopolo de la 27-a de januaro 360 ĝis sia morto, en 370, kaj antaŭe estis episkopo de Germanicia en Kommagene (hodiaŭ Kahramanmaraş, Turkio) kaj Antioĥio, inter 350 kaj 357 aŭ inter 358 kaj 359, depende de la fonto.[1][2] Li estis unu de la plej influaj arianaj pastroj.

Eŭstacio estis episkopo de Antioĥio inter 324 kaj 331 kaj konsideris la doktrinon de Eŭdoksio fragila kaj, pro tio, li malakceptis ordini lin. Spite ĉion tion, kiam Eŭstacio estis elpostenigita, la arianoj - aŭ eŭzebianoj, sekvantoj de la idearo de Eŭzebio de Nikomedio - konsekris Eŭdoksion kiel episkopo de Kahramanmaraş, en la foraj teritorioj de Kilikio. Li konservis la postenon almenaŭ dum 17 jaroj, kio koincidis grandparte kun la ĉefa periodo de komplotoj kontraŭ Atanazio de Aleksandrio kaj de la regado de la filoj de Konstanteno la Granda.

Eŭdoksio ludis gravan rolon en la organizoj, disvolvigoj kaj predikoj rilataj al la koncilioj de Antioĥio (311), Sardiko kaj Filipopolo (343-347), Sirmio, Seleŭkeja (359).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Primates of the Apostolic See of Antioch» (en angla). Arkivita el la originalo en la 31 de julio 2011. Konsultita la 11an de junio 2020 de 24/12/2011
  2. «Patriarchs of Antioch: Chronological List» (en angla). Arkivita el la originalo en la 4a de januaro 2012. Konsultita la 11an de junio 2020 de 24/12/2011.