Kristana logos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vorto de Dio, vitraĵo en la Luterana preĝejo de Charleston, Suda Karolino (Usono).

Laŭ la kristana teologio la Logos estas la Verbo de Dio kiu sin faris karnon en Jesuo Kristo.

Videpunkte de Kristologio, la koncepto ke la Kristo estas la Logos (la greka λóγος, tradukebla per «verbo», «saĝo» aŭ «racio») gravece rolis en la establiĝo de la doktrino pri la dieco de Jesuo kaj lia pozicio, ĉar Dio de Filo, ene de la kristana triunuo, kiel substrekite en la kredo de Koncilio de Kalcedonio.

Tiu kristana nocio originas en la juda tradicio, kiu pretigis la asimiligon de la biblia saĝo kun la logoos de la greka filozofio. La Evangelio laŭ Johano florigos tiun similigon anoncante Jesuon kiel Difilo. (Vidu: Siraĥ 24, 1-12; Libro de la Saĝo 9, 1-4, 17-18.

La juda teologo kaj filozofo Filo de Aleksandrio multe verkis pri la logos tielmaniere ke ŝajnas legi ke la logos vivanta estas ligo de ĉio, kiu tenas la tuton de la aĵoj unuigita kaj malhelpas ke ili disigu” kaj en tio similas al 1, 17 de la paŭla Epistolo al la Koloseanoj.

Citaĵo el la Evangelio laŭ Johano[redakti | redakti fonton]

En la komenco estis la Vorto
, kaj la Vorto estis kun Dio
, kaj la Vorto estis Dio
. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio
. 3 Ĉio estiĝis per li
; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis
. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj
. 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis,<

Greka origina teksto 1, 1-5 de Johano:
Ἐν ἀρχῇ ἦν ὁ λόγος,,
καὶ ὁ λόγος ἦν πρὸς τὸν θεόν,
καὶ θεὸς ἦν ὁ λόγος.
2 οὗτος ἦν ἐν ἀρχῇ πρὸς τὸν θεόν.
3 πάντα δι' αὐτοῦ ἐγένετο,
καὶ χωρὶς αὐτοῦ ἐγένετο οὐδὲ ἕν. ὃ γέγονεν
4 ἐν αὐτῷ ζωὴ ἦν, καὶ ἡ ζωὴ ἦν τὸ φῶς τῶν ἀνθρώπων•
5 καὶ τὸ φῶς ἐν τῇ σκοτίᾳ φαίνει,
καὶ ἡ σκοτία αὐτὸ οὐ κατέλαβεν.

Tiu titolo Verbo (en la greka: |Λόγος, Lógos) troviĝas referencanta al Jesuo ankaŭ en la 1-a epistolo de Johano]] kaj en la Apokalipso de Johano

Kristo kiel logos[redakti | redakti fonton]

Tiu temo laŭ kiu Kristo estas la logos nur tie en la Johana evangelio aperas la koncepto tamen disemita en la tuta evangelio kiel videblas en 6, 60; 7, 36; 8, 38, 33; 12, 48; 2, 4 8. En tiuj pasaĵoj estas senhezite asertata la dieco de la Jesuo kaj plena rajteco esti adorata ktp.

Psalmo 33, 6[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj versegoj de la Septuaginto kiuj antaŭfiguras la uzon en laNova Testamento elstaras la versego 6 (laŭ la Vulgato) de la psalmo 33 (“6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.”)[1]

Luko 1, 2[redakti | redakti fonton]

Kiam Luko en sia Evangelio skribas ke "kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto” ĉu li intencis la materian vorton aŭ ankaŭ la personan vorton? Laŭ diversaj ekzegezisto tio ne eblis [2]

1-a epistolo de Johano 1, 1[redakti | redakti fonton]

Tiu biblia dokumento kundividas kun la Johana evangelio la vortojn "arkeo", "principo", "logos" kaj vorto.[3]La objekto de la himno estas la dia Logos kiu estas proponita kiel antaŭ ekzistanta peranto.

Logos kiel Verbo, Saĝo, Revelacio[redakti | redakti fonton]

Dio la Arkitektofrontispico gotika de la Bible moralisée, kiu figurigas la krean agon (Francio, 13-a jarcento).

Ĉar la “Vorto de Dio” estas konceptata en la Malnova Testamento “kreiva” (vidu Genezon 1, 1; 1-2, 4 kaj en diversaj alilokoj) tio sugestis la atribuon de la sama atribuo en la [[Nova Testamento) same kiel aliaj atribuoj: Saĝo, ekzemple, fariĝas la blovo de la dia potenco, reflektanta la dian gloron ĉeestan en ĉiuj aĵoj, kaj reflektas la lumon kaj la bildon de Dio… Ĉio tio ŝajnas reeĥi en la 1-a epistolo al la korintanoj 17-18, 24-5 (versegoj kiuj asociigas la dian saĝon al la dia potenco), en 1, 3 de Epistolo al la hebreoj (“3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj”. En Koloseanoj 1, 15: “15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro”.

Paŭlo plurdekoj da fojojn priskribas la transcendajn karakterizojn de Kristo utiligante nociojn de la malnova testamento.

La kristanaj aŭtoroj ne hezitos apliki al Jesuo ankaŭ la nocion de Sophia (filozofio) (greke Σοφία, "saĝo") virine personigita (vidu en Proverbo|1, 20-33; 8, 1-9, 6) kio male embarasis rabenojn.

En la historio kaj teologio[redakti | redakti fonton]

La kristan ligvaĵo preskaŭ de tuj pleniĝi, ĉe kristanaj verkisto, per la nocio de logos kaj saĝo kaj Sophia referenciata al Kristo. Unu ekzemplo:

Justino Martiro[redakti | redakti fonton]

Unu el la unuaj apologiistoj, Justino Martiro (150) identigis Kriston kun la Logos;[4]li ankaŭ identigis, kiel Filo de Aleksandrio, la Logoson kun la Anĝelo de la Sinjoro, por pruvi ke la novaĵo kristana tute tia ne estas.

En lia Apologia Prima, Justino uzas la stoikan koncepton de “Logos” kiel maniero por argumenti favore al la kristanismo kun la ne-judoj. Ĉar la greka publiko estus akcentinta tiun koncepton, lia argumentado povis koncentriĝi sur la identigo de tiu Logos kun Jesuo. Tamen, Justino antaŭenigis ĝis konstrui doktrinon pri la Logos plentaŭgan.

Kristologio de Kalcedonio kaj Platonismo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ se la kristanaj postapostolaj verkistoj foje debatis pri la problemo de la identeco de Jesuo kun la la Logos, la instruo de la Eklezio laŭ kiu Jesuo estas la Logos neniam estis ŝanĝita. Ĉiuj koncilioj, ekde la Unua koncilio de Niceo (325) al la Tria koncilio de Konstantinopolo (680-681), difinis Jesuon Kriston vera homo kaj vera Dio. Kristanismo ne akceptis la platonan tezon laŭ kiu la spirito estas bona kaj la karno malbona, kaj ke Jesuo, ĉar korpa, ne povis esti Dio; nek akceptis neniun el la platonaj kredoj kiuj igus Kriston iu samtempe neplene-Dio kaj ne plene.homo. Jesuo, de Johano, estas dirita Logos = Dio, egala la Dio.

Ĉiuj kristanaj eklezioj koincidas en la konfeso pri tiu doktrino. Certe la doktrino de la kristana Logos ne povas esti konfesata de la kontraŭtriunuloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. τῷ λόγῳ τοῦ κυρίου οἱ οὐρανοὶ ἐστερεώθησαν καὶ τῷ πνεύματι τοῦ στόματος αὐτοῦ πᾶσα ἡ δύναμις αὐτῶν"
  2. David L. Jeffrey, A Dictionary of biblical tradition in English literature, 1992, p. 460: "
  3. Dwight Moody Smith, First, Second, and Third John, 1991, p. 48."
  4. Erwin R. Goodenough, The Theology of Justin Martyr, 1923.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Borgen, Peder. Early Christianity and Hellenistic Judaism. Edinburgh: T & T Clark Publishing. 1996.
  • Brown, Raymond. An Introduction to the New Testament. New York: Doubleday. 1997.
  • Essays in Greco-Roman and Related Talmudic Literature. ed. by Henry A. Fischel. New York: KTAV Publishing House. 1977.
  • Ferguson, Everett. Backgrounds in Early Christianity. Grand Rapids: Eerdmans Publishing. 1993.
  • Greene, Colin J. D. Christology in Cultural Perspective: Marking Out the Horizons. Grand Rapids: InterVarsity Press. Eerdmans Publishing. 2003.
  • Hillar, Marian. From Logos to Trinity. The Evolution of Religious Beliefs from Pythagoras to Tertullian. (Cambridge: Cambridge University Press, 2012).
  • Holt, Bradley P. Thirsty for God: A Brief History of Christian Spirituality. Minneapolis: Fortress Press. 2005.
  • Giuseppe, Flavio. Complete Works (Opere complete). trad. angle & cur. da William Whiston. Grand Rapids: Kregel Publishing. 1960.
  • Lebreton, J. (1910). The Logos. In The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. Retrieved August 29, 2011 from New Advent.
  • Letham, Robert. The Work of Christ. Downers Grove: InterVarsity Press. 1993.
  • Macleod, Donald. The Person of Christ. Downers Grove: InterVarsity Press. 1998.
  • McGrath, Alister. Historical Theology: An Introduction to the History of Christian Thought. Oxford: Blackwell Publishing. 1998.
  • Moore, Edwin. “Neoplatonism.” in The Internet Encyclopedia of Philosophy. ed. by James Fieser and Bradley Dowden. 2006. Available at iep.edu
  • Neusner, Jacob. From Politics to Piety: The Emergence of Pharisaic Judaism. Providence, R. I.: Brown University. 1973.
  • O'Collins, Gerald. Christology: A Biblical, Historical, and Systematic Study of Jesus. Oxford:Oxford University Press. 2009.
  • Pelikan, Jaroslav. Development of Christian Doctrine: Some Historical Prolegomena. London: Yale University Press. 1969.
  • _______ The Emergence of the Catholic Tradition (100-600). Chicago: University of Chicago Press. 1971.
  • Robertson, J. A. T. Redating the New Testament. 2ª ed. Philadelphia: Westminster Press. 1985.
  • Schweitzer, Albert. Quest of the Historical Jesus: A Critical Study of the Progress from Reimarus to Wrede. trans. by W. Montgomery. London: A & C Black. 1931.
  • Wilson, R. Mcl. Gnosis and the New Testament. Philadelphia: Fortress Press. 1968.
  • Yamauchi, Edwin. Pre-Christian Gnosticism: A Survey of the Proposed Evidence. Grand Rapids: Eerdmans Publishing. 1973.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]