Frontispico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontispico (maldekstre) de la Introductio in Geographiam Universam de Philipp Clüver, 1686 (Arkivo de Gymnasium Langenberg)

Frontispico (de franca frontispice = frunta paĝo, de latina frontispicium de frons frunto, spicere rigardi), estas ilustraĵo sur la dua paĝo vid-al-vide de la titolpaĝo (paĝo 3). Kutime ĝi do troviĝas sur la malantaŭa flanko de la protekta (resuma) titolpaĝo (paĝo 1).

La frontispica paĝo ĉe modernaj libroj ofte estas malplena. Ĉe biografioj aŭ art-volumoj tie ofte troviĝas ilustraĵo, ekzemple portreto de la verkisto.

Ĉe sciencaj eldonoj, serioj aŭ verk-eldonoj sur tiu paĝo ofte estas indikitaj informoj pri tiuj. Ĉe kelkaj poŝlibroj oni tie trovas indikojn pri la enhavo kaj aŭtoro de la libro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]