Yalova

| Yalova | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo distrikto de Turkio urbego komunumo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 77000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 133 109 (2022) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 40° 39′ N, 29° 17′ O (mapo)40.65555555555629.275Koordinatoj: 40° 39′ N, 29° 17′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 30 m [+] | ||||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Yalova estas urbo en la nordokcidento de Turkio. Ĝi situas ĉe la sudorienta bordo de la Marmora Maro, kiu ligas la Mediteranean Maron kun la Nigra Maro. La metropolo Istanbulo foras nur 40 kilometrojn.
Yalova estas ŝatata somera feriejo, kun larĝa sabla plaĝo, multaj glaciaĵejoj, restoracioj kaj kafejoj, aparte laŭlonge de la premenejo Sahil. Ankaŭ vastas la urbaj parkoj - en unu el ili troviĝas subĉiela teatrejo, en kiu somere sursceniĝas kulturaj eventoj.
La plej multaj turistoj estas enlandanoj, venas el Istanbulo aŭ ĝia regiono kaj havas feriodomon ĉi-tie. Sed ankaŭ multas turistoj el arabaj landoj, aparte el Kuvajto, UAE kaj Sauda Arabio.
Dum la forta tertremo de la regiono dum aŭgusto 1999 multaj urbaj konstruaĵoj detruiĝis kaj intertempe novkonstruiĝis - 16.000 homoj mortis, nekonata plia nombro neretroveblis kaj 25.000 grave vundiĝis.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua setlejo en la regiono ekestis dum la prehistoria periodo, proksimume la jaro -3000. La Hititoj regis la regionon ĉirkaŭ la jaro -2000, kaj ilin sekvis la Frigoj ĉirkaŭ la jaro -1200. Post greka periodo, la regiono estis ligita al la Romia Imperio dum la jaro -74. Laŭ la divido de la Romia Imperio dum la jaro 395, la regiono de Yalova restis en la Bizanca Imperio. Dum la jaro 1302, Yalova estis konkerita kaj ekapartenis al la Otomana Imperio.
Varmaj fontoj
[redakti | redakti fonton]Jam dum antikvaj grekaj tempoj famis varmaj fontoj proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la urbo en la montaro. Ankaŭ dum la romia, bizanca kaj osmana epokoj kaj same dum la nunaj modernaj tempoj la fontoj estis famaj kaj multe vizitataj pro siaj sanigaj kaj ripozigaj efikoj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj de Yalova estas (en alfabeta ordo)
Batumi en Kartvelio (ekde 2012)
Bonn-Bad Godesberg en Germanio (ekde 1969)
Budva en Montenegro (ekde 2012)
Ĥasavjurt en Dagestano, Rusio (Хасавюрт, ekde 2014)
Kirenia en norda Kipro (Κερύνεια, Kyrénia, Girne, ekde 2017)
Novi Pazar en Serbio (Нови Пазар, ekde 2011)
Rottenburg am Neckar en Germanio (ekde 2015)
Ohrid en Nord-Makedonio (Охрид. ekde 2010)
Peja en Kosovo (ekde 2010)
Smoljan en Bulgario (Смолян. ekde 2010)
Ternopilo en Ukrainio (Тернопіль, ekde 2013)
Travnik en centra Bosnio, Bosnio kaj Hercegovino (ekde 2011)
Trogir en Dalmatio, Kroatio (ekde 2011)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la urbo, turkaj Arkivigite je 2007-02-06 per la retarkivo Wayback Machine



