Medgidia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Medgidia [medĝidija] estas urbo en la distrikto Constanța, Rumanio. Ĝi situas en la centro de la Dobruĝa altebenaĵo. Ĝia nomo devenas el la turka Mecidiye honore al la sultano Abd-ul-Meĝid.

Ĝi havas surfacon de ĉ. 90 km² kaj loĝantaron de preskaŭ 40 000 loĝantoj (2011), plejparte rumanoj.

Ĝi situas ĉ. mezdistance inter Danubo kaj Nigra Maro, je ĉ. 40 km de la distrikta ĉefurbo Constanţa.