Jekaterina Daŝkova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jekaterina Daŝkova

Princino Jekaterina Romanovna Voroncova-DAŜKOVA (naskiĝis la 28-an de marto en 1743 en Sanktpeterburgo kaj mortis la 16-an de januaro 1810 apud Moskvo) estis kunklaĉistino de Katerino la 2-a (la Granda), fervora apoganto de rusa literaturo siaepoka, prezidantino de la Sankpeterburga Scienca Akademio kaj tiu de la Rusa Akademio.

Ŝi naskiĝis en la influhava Voroncov-familio, edziniĝis en 1759 al princo Miĥail Ivanoviĉ Daŝkov. Post kiam edzo de Katerina - kiel Petro la 3-a - surtroniĝis (la 5-an de januaro 1762), Daŝkova aliĝis al komplota grupo, kiu volis detronigi la novan caron kaj surtronigi ties filon kaj igi regento Katerina. Li partoprenis poste eĉ en la puĉo mem (28-an de junio 1762), kiu surtronigis Katerina.

Kvankam ŝi politike apogis la carinon, ŝian influon neglektis influo de Grigorij Orlov, amato de la carino, pli frua amato de Daŝkova. Tiu malgraviĝo damaĝis la junan princinon, Daŝkova tiel forlasis Rusion en aŭtuno de 1762 kaj revenis nur en majo de 1779 (aŭ en 1782) por antaŭhelpi karieron de sia filo. Dume li travojaĝis tutan Eŭropon kaj konatiĝis kun eminentuloj de la franca klerismo, partoprenis en kulturaj rondoj.

Post ŝia reveno, Katerina nomumis ŝin en januaro de 1783 gvidanto de la Sanktpeterburga Arta kaj Scienca Akademio (oni aperigis tutan verkaron de Miĥail Lomonosov en 6 volumoj). Ŝi iĝis en 1783 eĉ prezidanto de la Rusa Akademio, kies fondon iniciatis Daŝkova, por helpi uzon kaj analizon de la rusa lingvo. La institucio kompilis eĉ rusan difinan vortaron, kiu klarigis 43 mil rusaj vortoj.

La princino verkis dramojn kaj redaktis monatan eldonaĵon (Amikoj de la rusa vorto). Ĉar povis aperi (1793) en presejo de la Akademio eldonaĵo de J. B. Knaĵin Vadim Novgorodskij pri neceso de la batalo kontraŭ la tiraneco, ŝi perdis ĉiun apogon de la carino, kiu sendis ŝin je dujara libertempo.

Ŝia kariero finiĝis tute kun la surtroniĝo de Paŭlo la 1-a en 1796. La nova caro deprenis ĉiun oficon de Daŝkova kaj malpermesis eĉ eniron en Sankt-Peterburgon. Ŝi plenumis la lastajn jarojn en bieno de Troickoje, sude de Moskvo, kie ŝi mastrumis kaj verkis siajn memoraĵojn.

Ŝiaj memoraĵoj povis aperi ruse nur en 1907, dum angle jam en 1840, en du volumoj.

Nun memorigas pri ŝi modesta obelisko ĉe la tombo.