Honordamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princino Tatjana Aleksandrovna Jusupova, honordamo de la Imperiestra Kortego de Rusio

Honordamo[1] (alternative nomebla kortega damo) estas nobelino regule servanta ĉe reĝino aŭ princino, do persona asistantino ĉe reĝa kortego, ĉeestanta reĝinon, princinon aŭ altrangan nobelinon. Historie, en Eŭropo, honordamo estis ofte nobelino sed de pli malalta rango ol la virino al kiu ŝi asistis. Kvankam ŝi eble ricevis aŭ eble ne ricevis kompenson por la servo kiun ŝi faris, honordamo estis konsiderata pli sekretario, konsilanto aŭ kunulo al sia mastrino ol dungita servistino.

En iuj aliaj partoj de la mondo, la honordamo, ofte referita kiel palacvirino, estis en praktiko servisto aŭ sklavino prefere ol altranga virino, sed daŭre havis proksimume la samajn taskojn, funkciante kiel kunulo kaj sekretario de sia mastrino. Enkoregoj kie poligamio estis praktikita, honordamo estis formale havebla al la monarko por seksaj servoj, kaj ŝi povis iĝi lia edzino, nereganta reĝino, korteganino aŭ konkubino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]