Jeroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jeroj estas komuna nomo de du mallongegaj vokaloj de la praslava lingvo kaj Slavono, kaj de la respondaj literoj en Kirilico (ь kaj ъ) kaj Glagolico (Ⱐ kaj Ⱏ).

Jeroj historiaj[redakti | redakti fonton]

La jeroj estiĝis el mallongiĝo de la prahindeŭropaj vokaloj i, u, kaj konservis ties kvaliton (sed ne kvanton).

Oni distingas do la du jerojn:

  • la jero granda (dika, malmola) ъ: vokalo malantaŭa, supozeble mallongega [u]
  • la jero malgranda (maldika, mola) ь: vokalo mezalta, antaŭa, supozeble mallongega [i].

Evoluo[redakti | redakti fonton]

En la parolfluo la jeroj povis aperi en pozicio kaduka aŭ en pozicio forta. Por klasi la poziciojn, necesas retroiri la fluon:

  • La finvorta jero estas kaduka (ekz-e domъ = domo).
  • Jero sekvata de plenvokala silabo estas kaduka (ekz-e dъva = du).
  • Jero sekvata de kadukjera silabo estas forta (ekz-e sъnъ).
  • Jero sekvata de fortjera silabo estas kaduka (ekz-e šьvьcъ = tajloro).

En la posta evoluo la kadukaj jeroj malaperis (ekz-e pьsa→psa, dъva→dva), kaj la fortpoziciaj jeroj iĝis plenaj vokaloj, malsamaj en diversaj lingvoj slavaj; ekz-e en la rusa lingvo ь→e (dьnь→ďeń, šьvьcъ→švec), ъ→o (sъnъ→son).

Tiu procezo finiĝis en la 11-a jc.