Cirilaj ciferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cirilaj numeraloj)

Cirilaj ciferoj estas nombrosistemo (sistemo de priskribo de nombroj) uzanta literojn de la cirila alfabeto. Ĝi estis uzata de sudaj kaj orientaj slavoj. La sistemo estis uzata en Rusio ĝis komenco de la 18-a jarcento kiam Petro la Granda anstataŭigis ĝin per la arabaj ciferoj.

La sistemo estas kvazaŭ-dekuma, bazita sur la grekaj ciferoj (ionika cifereca sistemo) kaj skribita per la respektivaj signoj de la cirila alfabeto. Apartaj literoj estis asignitaj al ĉiu el la nombroj 1, 2, ..., 8, 9, 10, 20, ..., 80, 90, 100, 200, ..., 800, 900. Por ricevi la valoron necesas adicii valorojn respektivajn al ĉiuj uzataj en la nombro signoj. Se la nombro estas pli granda ol 1000, la mila signo ҂ (Unikoda U+0482) estis skribata antaŭ la signo priskribanta la milojn, kaj estas uzata la litero asignita al la unuoj.

La nombroj estas skribataj kaj prononcataj plejparte de pli grandaj ciferoj al pli malgrandaj. La escepto estas nombroj 11 ... 19, kaj ankaŭ nombroj kiuj finiĝas je ĉi tiuj, do 111 ... 119, 211 ... 219, ... . En ĉi tiuj nombroj la litero signifanta unuojn estas metata antaŭ la litero signifanta dekon, kaj ĝi estas respektive prononcata. Ekzemple, 17 estas prononcata kiel sem-na-dcat ("sep-super-dek"), simile al angla seven-teen.

Por distingi nombron de teksto, speciala supersigno titlo estis desegnata super la nombro, ĝi estas simila al longa tildo "~", tiel ke la sola titlo estas super ĉiuj literoj de la nombro.


Tura horloĝo kun cirilaj ciferoj en Suzdal

Ekzemploj:

  • ҂АѰЅ = 1706
  • ҂ЗРИІ = 7118

Glagolicaj ciferoj estas similaj, la nombraj valoroj estas asignitaj laŭ la alfabeta ordo de la glagolico.

En komenco de la 18-a jarcento estadis uzata ankaŭ kombina skribado de nombroj, kun uzo de cirilaj ciferoj kune kun ciferoj 0...9. Ekzemple, sur moneroj estis skribita jaro kiel 17К1 kio estas 1721.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]