Ot (Ѿ ѿ, kursive: Ѿ ѿ) estas litero de kirilico. Nun ĝi estas uzata nur en la eklezia Slavono. Ѿ estas ligaturo el la literoj Ѡ kaj Т. La ligaturo signifas la prepozicionѡтъ/отъ[noto 1] (de aŭ ekde) aŭ la prefiksonѡт-/от-. En aliaj lokoj la literoj "от" aŭ "ѡт" ne povas esti anstataŭitaj per ѿ.[1]
↑Карский, Е.Ф.. (1928) Славянская кирилловская палеография (ruse). Leningrado: Издательство Академии наук СССР, p. 200–201., ekzistas reeldono de 1979, Moskvo, la eldonejo "Наука".
Teĥnika noto: Pro teĥnikaj limigoj iuj TTT-legiloj ne povas montri specialajn signojn, uzatajn en ĉi tiu artikolo. Tiaj signoj povas esti montritaj kiel kvadratetoj, demandosignoj aŭ aliaj sensencaj signoj depende de viaj TTT-legilo, operaciumo kaj instalitaj fontoj. Eĉ se via TTT-legilo kapablas interpreti UTF-8-n kaj vi instalis tiparon, kiu subtenas grandan diapazonon de Unikodo, vi eble bezonos uzi alian TTT-legilon, ĉar tiurilataj ebloj de TTT-legiloj ofte diferencas.