Saltu al enhavo

Es (cirila alfabeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el С)
Ĉi tiu artikolo temas pri cirila litero "С". Por samaspekta latina litero rigardu la paĝon C. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon C (apartigilo).

с estas litero de la cirila alfabeto. En la rusa lingvo, ĝi estas la 19-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "Es" kaj la prononcon "s" (laŭ Esperanta ortografio). Ĝia majuskla formo estas С. Ĝi aperas trifoje en la mallongigo de Sovetunio СССР.

Ĝiaj Unikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1089
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0441
    • Laŭ okuma sistemo, 002101
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1057
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0421
    • Laŭ okuma sistemo, 002041