Joŝihiko Noda
Etoso
Joŝihiko Noda (japane 野田 佳彦, laŭ la anglalingvo transskriba sistemo Hepburn Yoshihiko Noda, naskiĝis la 20-an de majo 1957 en Funabaŝi, gubernio Ĉiba, Japanio, do nun 67-jara, estas japana politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Japanio (民主党 [minŝutō]) kaj deputito de la unua parlamenta ĉambro Ŝugiin (japane 衆議院). Ekde la 2-a de septembro 2011 li estis la ĉefministro pri de Japanio, posteulo de Naoto Kan, kaj oficis ĝis la 26-a de decembro 2012, kiam Abe Shinzo (antaŭe jam ĉefministro en 2006 kaj 2007) transprenis la postenon. Antaŭe li estis ministro pri financo en ministraro gvidata de Naoto Kan, kaj ankaŭ tiun pozicion antaŭ li havis lia tiama ĉefministro.