Abe Shinzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abe Shinzo
Ĉefministro de Japanio
Shinzō Abe Official.jpg
Persona informo
安倍 晋三
Naskiĝo 21-an de septembro 1954 (1954-09-21) (67-jara)
en Ŝinĝuku
Religio ŝintoo [#]
Etno japanoj [#]
Lingvoj japana [#]
Loĝloko Prime Minister's Official Residence [#]
Ŝtataneco Japanio [#]
Alma mater Seikei University • USC Sol Price School of Public Policy • Seikei Elementary School • Seikei Academy [#]
Partio Liberal-Demokrata Partio [#]
Subskribo Abe Shinzo
Familio
Patro Shintarō Abe [#]
Patrino Yōko Kishi [#]
Gefratoj Nobuo Kishi • Hironobu Abe [#]
Edz(in)o Akie Abe [#]
Parencoj Kan Abe • Nobusuke Kishi • Ichirō Satō • Eisaku Satō • Nobuhiro Satō • Ōshima Yoshimasa • Abe Shintarō • Nobukazu Kishi • Satō Shinji • Masao Nishimura [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Verkado
Verkoj Solidarity Against the North Korean Threat ❦
Towards a Beautiful Nation [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Ĉefministro de Japanio Go-shichi no kiri crest.svg
Dum 26-a de septembro 2006 - 12-a de septembro 2007
Antaŭulo Koizumi Ĝuniĉiro
Sekvanto Fukuda Yasuo
2-a oficado
Dum 26-a de decembro 2012 - 16-a de septembro 2020
Antaŭulo Joŝihiko Noda
Sekvanto Joŝihide Suga
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
ABE Shinzō en januaro 2006 kun Robert Zoellick, tiutempe vicministro pri eksteraj rilatoj de Usono

ABE Shinzō (japane: 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio) estas japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006. Abe Shinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007. Ekde la 26-a de decembro 2012 ĝis 2020 li denove plenumis la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li do estis la 96-a ĉefministro.

La patrinflanka avo de Abe Shinzo estas Kishi Nobusuke, 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio. La patro de Abe Shinzo estas Abe Shintaro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP - la partio, kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito. Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Abe Shinzo naskiĝis en Tokia Metropolo, li estis registrita en la nomaron de urbeto Aburaja, distrikto Ocu de gubernio Jamaguĉi (nun parto de urbo Nagato). Li diplomiĝis pri la fako politiko ĉe la fakultato pri juro de Seikei-Universitato en marto 1977. Li dungiĝis ĉe Kobe Ŝtalo en aprilo 1979. En 1982, li foriĝis el la entrepreno, kaj eklaboris kiel sekretario de sia patro Abe Shintaro. En 1993, li elektiĝis deputito.

En julio 2000, Abe Shinzo iĝis vicĉefa sekretario de kabineto sub Mori Yoshiro, kaj en aprilo 2001, li konservis sian postenon sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro 2003, li iĝis ĝenerala sekretario de LDP. En septembro 2004, li iĝis anstataŭulo de la ĝenerala sekretario de LDP kaj estro de la instigo-centro pri partia reformo. En oktobro 2005, li iĝis ĉefa sekretario de kabineto sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro, li elektiĝis estro de LDP.

La 26-an de septembro 2006, li iĝis la 90-a ĉefministro de Japanio kaj demisiis de la ofico en septembro de 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]