Bernardino Rivadavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardino Rivadavia
Persona informo
Bernardino Rivadavia
Naskiĝo 20-an de majo 1780 (1780-05-20)
en Bonaero
Morto 2-an de septembro 1845 (1845-09-02) (65-jaraĝa)
en Kadizo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Colegio Nacional de Buenos Aires vd
Partio Partio Unueciga vd
Familio
Patro Benito Rivadavia vd
Gefratoj Santiago Rivadavia vd
Edz(in)o Juana del Pino vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardino de la Trinidad González Rivadavia y Rivadavia (Bonaero, 20-a de majo de 1780Kadizo, 2-a de septembro de 1845) estis politikisto rioplata kaj la unua ŝtatestro kiu plenumis kiel prezidento de Argentino,[1] posteno kiun li plenumis el la 8a de februaro 1826 al la 27a de junio 1827.

Bernardino Rivadavia la unua prezidento de Argentino

Tuj post la koemnco de la Revolucio de Majo li ege influis super la Unua Triumviraro formita de Feliciano Chiclana, Manuel de Sarratea kaj Juan José Paso.

El 1820 al 1824 li estis Ĉefministro kaj de Eksteraj Rilatoj de la provinco de Bonaero dum la regado de la generalo Martín Rodríguez.

Partiano de la tutnacia organizado, dum la valido de la Ĝenerala Kongreso de 1824 kiu redaktis konstitucion, la komenco de la Brazil-Argentina Milito estis tialo por ke li okupu la postenon de Prezidento de Argentino kaj — post la elektd — li estis la unua kiu okupis ĝin.

La aprobo de la Argentina Konstitucio de 1826, de granda enhavo unuiga, malakceptita de la provincoj kaj lia propra malakcepto de la paco kun la Brazila Imperio estis tialo por lia rezigno al la prezidenteco, ĉe kio sukcedis Vicente López y Planes, sed tuj poste la naciaj aŭtoritatoj dissolviĝis, kio daŭris ĝis 1852.

Post sia rezigno li retiriĝis al Hispanio, kie li mortiĝis en 1845. Liaj restoj estis repatriigitaj al Argentino en 1857. En la aktualo ili ripozas en maŭzoleo situanta en la Placo Miserere, apuda al la Avenuo Rivadavia nomita tiele por sia honoro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Castagno, Antonio, Argentina: 200 años de historia. Bernardino Rivadavia: hombre de Mayo, estadista de su tiempo. El Derecho Constitucional 2010-477. Buenos Aires.
  • Rosa, José María, Rivadavia y el imperialismo financiero, 1969
  • Ministerio de Economía de la Provincia de Buenos Aires, Historia del Ministerio de Economía de la Provincia de Buenos Aires, 1999
  • Vicente Osvaldo Cutolo, Buenos Aires: Historia de las calles y sus nombres. Editorial ELCHE, 1994
  • José Luís Romero kaj Luis Alberto Romero, Buenos Aires, historia de cuatro siglos. Editorial abril de 1983
  • Pigna, Felipe, Los mitos de la historia argentina 2, 2005
  • Jauretche, Arturo, Manual de zonceras argentinas
  • Lozier Almazán, Bernardo, Martín de Álzaga, Ed. Ciudad Argentina, Bs. As., 1998
  • Nicolau, Juan Carlos, Ciencia y técnica en Buenos Aires 1800-1860. Ed. Eudeba, Bs. As., 2005