Hala Ludowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hala Ludowa / Jahrhunderthalle

Hala Ludowa (pole "popola halo", ekde la fino de la socialisma ŝtato Pola Popola Respubliko pli kaj pli Hala Stulecia, "jarcenta halo") estas historia konstruaĵo en Vroclavo, Pollando, kiu estis konstruita sub la germana nomo Jahrhunderthalle ("jarcenta halo") dum la jaroj 1911 ĝis 1913 laŭ planoj de Max Berg. La konstruaĵo celis memorigi pri la kontraŭnapoleonaj bataloj. Ĝia kupolo estis konstruita el ferbetono kaj kun sia interna diametro de 69 metroj siatempe estis la plej granda kupolo.

La konstruaĵo estis akceptita la 13-an de julio 2006 sur listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko - kun sia origina, germana nomo Jahrhunderthalle.