Nacia Parko Białowieża

| Nacia Parko Białowieża | ||
|---|---|---|
| nacia parko [+] | ||
| Koordinatoj | 52° 46′ 0″ N, 23° 52′ 0″ O (mapo)52.76666666666723.866666666667Koordinatoj: 52° 46′ 0″ N, 23° 52′ 0″ O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 105,17 km² (10 517 ha) [+] | |
| Areo | 105,17 km² (10 517 ha) [+] | |
![]() |
||
| Nacia Parko Białowieża | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Białowieża (pole Białowieski Park Narodowy, kun la nomo Białowieża[1] en genitiva formo) estas nacia parko en la provinco Podlaĥio de orienta Pollando ĉe la limo al Belorusio. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, fakte en la esperanta literaturo Arbaro de Bjalovjeĵa[2], la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo - plia nacia parko en Belorusio protektas plian parton. La nacia parko de Pollando kovras areon de 152 kvadrataj kilometroj kaj situas 62 kilometrojn sudoriente de la urbo Bjalistoko. La praarbaro estas hejmo al la plej granda monda loĝantaro de eŭropaj bizonoj (pole żubr), la plej pezaj landaj bestoj de la kontinento. La limo inter la du ŝtatoj dividas la arbaron, la Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa najbaras ĉe la belorusia flanko de la limo. Ekzistas limtransirejo por migrantoj kaj biciklantoj en la arbaro.[3]
Senarbarbarigo de la pola praarbaro
[redakti | redakti fonton]

En Marto 2016, la dekstrula konservativa registaro de Pollando komencis permesi la senarbarigon, pravigante ĉi tiujn mezurojn per la lukto kontraŭ la ŝelskarabo. La Eŭropa Komisiono jure persekutis Pollandon en julio 2017 antaŭ la Eŭropa Kortumo en Luksemburgio. La tribunalo petis la tujan haltigon de la senarbarigo kiun la pola naturmedia ministro Jan Szyszko (ĝis 2018-01-18) ne komprenis sed la nova media ministro Henryk Kowalczyk haltigis la faligon de la arboj. Komence de aŭgusto 2017 la Eŭropa Komisiono komunikis ekigi malobservan proceduroon kontraŭ Pollando se la senarbarigo daŭrigintus.
Filmo
[redakti | redakti fonton]Białowieża, Polen-Weißrussland. Wildnis unter dem Dach der Urwaldriesen. Dokumenta filmo, Germanio, 2003, 14:56', Libro kaj scenigo: Thomas Willers, produktado Südwestrundfunk (SWR), Serio: Schätze der Welt – Erbe der Menschheit (Mondaj trezoroj - heredaĵo de la homaro), Enhavotabelo (germane) Arkivigite je 2018-08-04 per la retarkivo Wayback Machine kaj reta video de SWR.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bialowieza – Europas letzter Urwald. En: Natürlich (magazino), 2005 / retejo litero.ch, 2016
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Prononco en la pola sur Forvo.
- ↑ En la klasikaĵo de esperantlingva literaturo Sinjoro Tadeo, el la origina pola poezie tradukita al Esperanto fare de Antoni Grabowski en 1918, plurfoje temas pri la praarbaro, kiu tie konsekvence nomatas arbaro de Bjalovjeĵa, ekzemple en la libro IV de la klasikaĵo, jen esperantlingve en vikivortaro.
- ↑ AFP: Polen legt die Axt an. En: tageszeitung, la 3-an de aŭgusto 2017 (germane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Historia urbocentro de Krakovo · Salminejo Wieliczka · Koncentreja komplekso en Aŭŝvico · Historia urbocentro de Varsovio · arbaro de Białowieża (Monda natura heredaĵo) · Renesanca urbocentro de Zamość · Mezepoka urbocentro de Toruń / Thorn · Kastelo Marienburg en Malborko · Klostro kaj kalvaria monto en Kalwaria Zebrzydowska · Kirkoj de paco en Świdnica / Schweidnitz kaj Jawor / Jauer · Parko de Muskau · Jahrhunderthalle / Hala Ludowa / Hala Stulecia en Vroclavo (Wrocław / Breslau) · Lignaj kirkoj en suda Malgranda Pollando





