Jan Szyszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Szyszko
Jan Szyszko 2008.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1944 (1944-04-19)
en Wesoła
Morto 9-an de oktobro 2019 (2019-10-09) (75-jara)
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

Jan Feliks SZYSZKO (naskiĝis la 19-an de aprilo 1944 en Stara Miłosna (Wesoła), mortis la 9-an de oktobro 2019) estis pola forstisto, altlerneja lekciisto, profesoro pri arbara mastrumado (2001) kaj politikisto de Juro kaj Justeco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1966 finis Forstan Fakulataton de Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego, kie li akiris sciencajn gradojn de doktoro kaj habilitacia doktoro. En 2001 li ricevis sciencan titolon de profesoro.

En la jaroj 1997–1999 ministro pri mediprotekto en la registaro de Jerzy Buzek, en la jaroj 2005–2007 en la registaroj de Kazimierz Marcinkiewicz kaj Jarosław Kaczyński, en la jaroj 2015–2018 en la registaroj de Beata Szydło kaj Mateusz Morawiecki, parlamentano en la pola Sejmo de la 5-a ĝis 8-a oficperiodoj.

En la jaroj 1993–1994 li plenumis la funkcion de direktoro pri naciaj parkoj, komitatano pri ekologio en Pola Scienca Akademio. Pli vaste konata kiel intervjuato de la pola Radio Maryja.

Aŭtoro de pli ol 100 sciencaj publikaĵoj. Spertulo pri grundoskaraboj, kies familion li reprezentis en sia privata 50-mila kolekto. Dum la lastaj jaroj senĉese atakata de pseŭdoekologoj[mankas fonto] el Pollando kaj Eŭropa Unio.

Polemikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La decidoj kiujn li faris kiel ministro pri mediprotektado estis ofte kritikataj, precipe de la ekologoj. Plej multaj kritikoj rilatis al:

  • la permeso konstrui pretervojon de Augustów tra la Valo de Rospuda en la varianto kiun kelkaj ekologiaj aktivuloj opiniis la plej damaĝa por la naturo;
  • la leĝo el la 16-a de oktobro 2016 (foje nomata lex Szyszko), aprobita de la Sejmo dum la parlamenta krizo, kiam la kunsido okazis en flanka salono de la parlamento. Ĝi ampleksigis la rajtojn de la posedantoj de nemoveblaĵoj por forigi la arbojn kaj arbustojn kiuj kreskas sur ilia tereno. La leĝo, akceptita fulmrapide kaj sen civitana konsultado, kaŭzis troan forhakadon de arboj. Sub la socia premo kaj post protestoj ĝi estis ŝanĝita en majo 2017. Laŭ la taksado de Zbigniew Karaczun el la Katedro de Mediprotektado en Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego dum kelkaj monatoj kiam validis la leĝo en Pollando estis forhakitaj 3 milionoj de arboj.
  • la enkonduko de la amasa forhakado de arboj per pezaj maŝinoj en la Arbaro de Białowieża; en julio 2017 la Eŭropa Komisiono pledis kontraŭ Pollando ĉe la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio, indikante ke la forhakado kiu serioze endanĝerigas la integrecon de la zono kiu apartenas al Reto Natura 2000 ne konformas la celojn de protektado de la Arbaro Białowieża kaj superuzas la rimedojn kiujn oni povus apliki por certigi daŭripovan uzadon de la arbaro. En aprilo 2018 la Justica Kortumo verdiktis ke la forhakado de la arboj en la Arbaro de Białowieża lezis la eŭropunian leĝaron.
  • la propono el 2017 laŭ kiu en "apartaj okazoj" estu allasebla ignoro de la protektado de specioj kaj iliaj vivejoj kadre de la eŭropunia reto Natura 2000.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]