Valakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ValakioValaĥio (en rumana: Țara Românească prononcita [ˈt͡sara romɨˈne̯askə]; arkaike: Țeara Rumânească, en rumana cirila alfabeto: Цѣра Румѫнѣскъ) estas historia kaj geografia regiono de Rumanio. Ĝi estas situa norde de la Malsupra Danubo kaj sude de la Sudaj Karpatoj. Valakio estis tradicie dividita en du partoj, nome Muntenio (aŭ Granda Valakio) kaj Oltenio (aŭ Malgranda Valakio). Valakio kiel tuto estas foje referencata simple kiel Muntenio pro identigo kun la plej granda el la du tradiciaj partoj.

Valakio estis fondita kiel princlando komence de la 14a jarcento fare de Basarab la 1-a, post ribelo kontraŭ Karolo la 1-a de Hungario, kvankam la unua mencio de la teritorio de Valakio okcidente de la rivero Olt datas el ĉarto donita al la voivodo Seneslau en 1246 fare de Béla la 4-a de Hungario. En 1417, Valakio akceptis la suzerenecon de la Otomana Imperio;[1] tio daŭris ĝis la 19a jarcento, kvankam kun mallongaj periodoj de de okupacio fare de Rusio inter 1768 kaj 1854. En 1859, Valakio unuiĝis kun Moldavio por formi la enton de la Unuiĝintaj Princlandoj, kiu adoptis la nomon Rumanio en 1866 kaj oficiale iĝis la Reĝlando de Rumanio en 1881. Poste, sekve de la dissolvo de la Aŭstri-Hungaria Imperio kaj la rezolucio de la elektitaj reprezentantoj de Rumanoj en 1918, Bukovino, Transilvanio kaj partoj de Banat, Crișana kaj Maramureș estis alligitaj al la Reĝlando de Rumanio, formante la modernan Rumanian ŝtaton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giurescu, Istoria Românilor, p.481

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giurescu, Constantin. Istoria Bucureștilor. Din cele mai vechi timpuri pînă în zilele noastre, Ed. Pentru Literatură, Bucharest, 1966