Bernardino de Siena
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Bernardino de Siena | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bernardino degli Albizzeschi |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1380 en Massa Marittima, Respubliko Sieno, ![]() |
Morto | 20-an de majo 1444 (63-jara) en La-Aglo, Reĝlando de Napolo, ![]() |
Tombo | Mausoleo di San Bernardino |
Lingvoj | itala • latina |
Alma mater | Universitato de Sieno |
Okupo | |
Okupo | teologo |
Bernardino de Siena (naskiĝis la 8-an de septembro 1380, mortis la 20-an de majo 1444) estis itala pastro kaj misiisto franciskana. Li estis sistemigisto de ekonomia skolastikismo. Lia populara predikado igis lin konata jam dum sia vivo, kvankam li ofte agitis kontraŭ sorĉado, vetludado, infanmurdado, sorĉado, gejeco, judoj kaj uzuro. Bernardino poste estis kanonigita de la Katolika Eklezio kiel sanktulo, kaj li ankaŭ estas nomata "la Apostolo de Italio" - pro siaj klopodoj revivigi la katolikan fidon de la lando dum la 15-a jarcento.