Wolfgang Borchert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Borchert
Wolfgang Borchert - Letztes Foto als Zivilist im Sommer 1941.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1921 (1921-05-20)
en Hamburgo
Morto 20-an de novembro 1947 (1947-11-20) (26-jara)
en Bazelo
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per hepatito [#]
Tombo tombejo Ohlsdorf [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Gymnasium Eppendorf [#]
Subskribo Wolfgang Borchert
Familio
Patrino Hertha Borchert [#]
Profesio
Okupo dramaturgo • novelisto • poeto • verkisto • rezistobatalanto [#]
Verkado
Verkoj The Man Outside ❦
The Bread ❦
Q482623 ❦
Nachts schlafen die Ratten doch [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Wolfgang BORCHERT [volfgang borĥert] (* la 20-an de majo 1921 en Hamburgo, † la 20-an de novembro 1947 en Bazelo) estis germana verkisto de ruino-literaturo.

La filo de instruisto kaj verkistino en la aĝo de 15 jaroj komencis verki poemojn. Konforme al la deziro de siaj gepatroj li en la jaro 1939 komencis lerni la profesion de librovendisto, sed unu jaron poste li forlasis tiun ĉi karieron por fariĝi aktoro. En marto 1941 li eklaboris en la Lüneburga teatro Landesbühne Osthannover, sed jam en junio de la sama jaro la militservo vokis lin al la fronto.

La sekvajn jarojn karakterizis malsanoj, vundoj, restadoj en lazaretoj kaj akuzoj pri memvundigo kaj defetismaj paroloj. En 1945 Wolfgang Borchert sukcesis fuĝi el la franca militkaptiteco kaj reveni al Hamburgo. Denove li agis kiel aktoro, reĝisora asistanto kaj kabaredisto, ĝis kiam lia malbona sanstato malebligis tion.

Ekde 1946 – la kuracistoj prognozis al li unu plian vivojaron – li ege fervore dediĉis sin al la verkado. En rapida sinsekvo estiĝis prozaĵoj kaj poemoj, kiuj respegulis la spertojn de la aŭtoro kaj de multaj aliaj soldatoj revenintaj el la Dua mondmilito.

En septembro de 1947 li vojaĝis al Bazela hospitalo, por kuraci sian hepatomalsanon: amikoj kaj eldonistoj peris tiun ĉi eblecon al la intertempe konata aŭtoro. Lia sanstato tamen jam estis tiel malbona, ke li mortis tie la 20-an de novembro, en la aĝo de 26 jaroj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Laterne, Nacht und Sterne (poemoj, 1946)
  • Die Hundeblume (rakontoj, 1947)
  • An diesem Dienstag (rakontoj, 1947)
  • Draußen vor der Tür (dramo, 1947)
  • Die traurigen Geranien und andere Geschichten aus dem Nachlass (rakontoj, eld. 1962)


En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La hundofloro (Die Hundeblume). [Tradukis Frank Lappe]. - En: Beletra Almanako, nº 36, oktobro 2019, Novjorko, Mondial. ISBN 9781595693969.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]