Gerzson Veress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

VERESS Gerzson (vereŝ) estos rumanuja hungara poeto naskita en Sfântu Gheorghe la 5-an de januaro 1956 kaj mortinta samloke la 20-an de majo 1998. Li estis la filo de literaturhistoriisto Dániel Veress, eksedzo de literaturhistoriistino Zsuzsa Tapodi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gerzson Veress finis la mezlernejon en Odorheiu Secuiesc en 1976. Inter 1979 kaj 1983 li estis redaktoro de Brassói Lapok kaj inter 1984 kaj 1987 bibliotekisto de la distrikta biblioteko en sia naskiĝurbo. De 1987 li estis liberprofesiulo. En la lastaj jaroj de sia vivo li estis grave malsana. Li memmortigis.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Ezer énekből vérzem, kolektitaj poemoj, Sepsiszentgyörgy, Médium, 1995;
  • Színekre hullt festmény, Poemkajero por progresantoj, Sepsiszentgyörgy, 1996;
  • Tépett verskoszorú Tamási Áron sírjára, poemoj, Sepsiszentgyörgy, 1996;
  • Sebző időben, poemoj, Marosvásárhely, Mentor, 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]