USS Nautilus (SSN-571)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
USS Nautilus dum siaj komencaj marvojaĝoj, 20a de Januaro 1955.

USS Nautilus (SSN-571) estis la unua funkcianta atomenergia submarŝipo en la mondo. La veturilo estis ankaŭ la unua submarŝipo kiu kompletigis submerĝitan transiron de la Norda Poluso la 3an de Aŭgusto 1958. Ĝi kunhavas la nomon kun la fikcia submarŝipo de la Kapitano Nemo en la verko de Jules Verne nome Dudek mil leŭgoj sub la maro, kaj kun antaŭa alia submarŝipo USS Nautilus SS-168 kiu servis en la Dua Mondmilito. Nautilus estis rajtigita en 1951 kaj marlanĉita en 1954. Ĉar ĝia pelado per atomenergio permesis al ĝi resti submerĝe pli longe ol dizel-elektraj submarŝipoj, ĝi rompis multajn rekordojn en ĝiaj unuaj jaroj de funkciado, kaj veturis al lokoj antaŭ for de la atingoj de submarŝipoj. Dumfukcie ĝi ankaŭ montris limigojn kio estis uzata por plibonigi venontajn submarŝipojn.

Nautilus estis malmuntita en 1980 kaj deklarita Nacia Historia Loko en 1982. La submarŝipo estis konservita kiel muzeo de submarŝioa historio en Groton (Konektikuto), kie la Nautilus ricevas ĉirkaŭ 250,000 vizitantojn jare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 41° 23′ 13″ Nordo 72° 05′ 17″ Okcidento / 41.387 °N, 72.088 °U / 41.387; -72.088 (mapo)