Levi Strauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levi Strauss
Persona informo
Naskonomo Löb Straus
Naskiĝo 26-an de februaro 1829 (1829-02-26)
en Buttenheim, Reĝlando Bavario,  Germana Federacio
Morto 26-an de septembro 1902 (1902-09-26) (73-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Usono
Familio
Patrino Rebecca Strauss
Frat(in)oj Fanny Strauss • David Stern • Jonas Strauss • Louis Strauss
Okupo
Okupo entreprenisto • dezajnisto • inventisto
TTT
Retejo https://levistrauss.com/
vdr
Levi Strauss

Oskar Levi Strauss (naskiĝis kiel Oskar Löb Strauß) (Buttenheim, Bavario, 26-an de februaro 1829 - Sanfrancisko, 26-an de septembro 1902) estis, germana-juda usona vestofabrikisto. Strauss konatiĝis pro sia ĝinzoj kiuj portas la nomon de lia antaŭnomo Levi.

Strauss elmigris en 1847 kun siaj patrino kaj du fratinoj al Usono. En Novjorko li kun du aliaj personoj establis fabrikon. En 1853 Strauss fariĝis usona civitano. Li establis en 1853 en Sanfrancisko firmaon por ŝtofoj, vestoj kaj aliaj aĵoj, kiujn bezonis la orministoj kaj pioniroj en la Okcidento.

Tajloro Jacob Davis el Reno plifortigis la pantalonojn, de li faritaj el ĝinzoŝtofo, per nitoj. Tiun inventon li registigis, kune kun Strauss - lia liveranto de ĝinzoŝtofo kaj financisto de 68 dolaroj por la patento. La ĝinzo naskiĝis. Hodiaŭ la kompanio Levi Strauss & Co., la tiutempe de Strauss establita ĝinzofabriko ankoraŭ ekzistas. Krom ĝinzoj ĝi ankaŭ fabrikas alispecajn pantalonojn plus ceterajn vestojn. Ĝia vendosumo estas miliardoj da dolaroj.