Mikołów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mikołów
germane: Nicolai/Nikolai, ĉeĥe Mikulov

Blazono

Blazono
Mikołów Rynek w Mikołowie Marketplace Panorama.jpg
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Mikołowa
Provinco Silezia provinco
Distrikto distrikto Mikołów
Komunumo komunumo Mikołów
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 3487000 (Katowice)
Fondita en Antaŭ 1222 (la unua skriba mencio)
Urborajtoj 1547
Koordinatoj 50° 10′ N, 18° 54′ O (mapo)50.16666666666718.9Koordinatoj: 50° 10′ N, 18° 54′ O (mapo)
Areo 81 km²
Loĝantaro 42053 (en 2005)
Loĝdenso 472 loĝ./km²
Poŝtkodo 43-190 do 43-197
Telefona antaŭkodo 32
Aŭtokodo SMI
TERYT 2243308021
Estro Marek Balcer
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 16
Retpoŝto de estraro bb@mikolow.um.gov.pl
Poŝtkodo de estraro 43-190
Telefono de estraro 32 324-85-00
Fakso de estraro 32 324-84-00
Poŝto de estraro um@mikolow.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Nederlando) Beuningen
(Francio) Sainte-Geneviève-des-Bois
(Ĉeĥio) Klimkovice
(Slovakio) Ilava
Komunuma retejo http://www.mikolow.um.gov.pl
Domajno mikolow.eu, mikołów.pl
Information icon.svg
vdr

Mikołów [jen pole, germane Nicolai ĝis 1911, Nikolai ekde tiam) ekde la jaro 1922 estas urbo en Pollando, situante en la sud-okcidenta parto de la lando, ĝi troviĝas en la Silezia provinco inter la riveroj Vistulo kaj Odro. La urbo apartenas al samnoma komunumo en distrikto Mikołów. De la ĉirkaŭantaj ĝin montebenaĵoj eblas admiri pitoreskan panoramon de montaro Beskidy.

La nomo Mikołów respektive Nikolai devenas de la nomo la unua posedanto de la vilaĝo, do de Nikolao. Tiuepoke en la pola lingvo oni ankoraŭ por Nikolao uzis la formon Mikuł kaj la unua nomo de la urbo estis simile Mikułów. Oni ŝanĝis ĝin konforme al la ŝanĝoj en la pola lingvo, sed nur fine de la 19-a jarcento. La literon >u< anstataŭis la litero >o< - kio evidente ŝanĝis la nomosonon.

La urbo estas unu el la plej malnovaj urboj de Silezio, kaj fieras pri la 780-jara historio. La spuroj de la setlejo Mikołów enloĝata iam de kamparanoj kaj metiistoj troviĝas en la regiono, kie nun lokiĝas kapelo de la sanka Nikolao. La urbo komence de sia ekzisto apartenis al la dukslando Ratibor, ekde 1336 apartenis al la reĝlando Bohemio kadre de la germanlingva Sankta Romia imperio, kadre de tiu reĝlando eniris la habsburgan monarkion kaj en 1742 transiris al Prusio, ekde 1871 kadre de la Germana Regno. La 22-an de julio 1911 la literumo de la loknomo Nicolai estis ŝanĝita al Nikolai. En la referendumo en Supra Silezio la 20-an de marto 1921, 56 % de la urbanoj voĉdonis por restado en Germanio kaj 44% por aliĝo al Pollando. Ĉar la distrikto de Pless, al kiu apartenis la urbo, voĉdonis por Pollando kun granda plimulto, la urbo Nikolai estis cedita al Pollando la 28-an de junio 1922 kaj ricevis la polan nomon Mikołów.

Kiel malmultaj aliaj, la urbo sukcesis konservi la karakteron de malgranda urbeto, rezistante negativajn fenomenojn de la 19-a kaj 20-a jarcento, ligitajn kun la evoluo de la peza industio. Ĉe la stratetoj de ĝia Malnovurba Kvartalo leviĝas multnombre belaj 18- kaj 19-jarcentaj brikdomoj. La malnova foirplaco kun la situanta centre fontano estas unu el la plej ŝatataj rendevulokoj. De ĉi tie stelforme disirantaj stratetoj kondukas al la lokoj de la tuta urbo. La migran turismon favoras pluraj turismaj itineroj pasantaj tra Mikołów. Ili gvidas al pluraj naturmonumentoj kaj al aparte ravaj lokoj en la najbaraj arbaroj. Se temas pri monumentoj en la urbo mem oni devas nepre viziti ĝian la plej malnovan masonitan konstruaĵon, nome, la preĝejon de Dipatrino la Neĝa. Dato de ĝia konstruo ne estas konata, kvankam sciencistoj opinias, ke tio okazis tuj post la 1270-a jaro. La preĝejo konstuita en la malnovgotkia stilo administracie estis tute sendependa de la urbo, ĉar ĝi apartenis al la urbaj aŭtoritatoj de la kvartalo „Podfara”.

La urbo dum jarcentoj evoluis malrapide kaj relative trankvile, kvankam skuis ĝin incendioj kaj epidemioj, rezulte de kiuj dufoje la loĝantaro du-trione estis dekumita. Evolusalton de la urbeto ne alportis ankaŭ la funkciigo de la minejo. Malgraŭ la fakto, ke periode oni elterigadis ĉi tie karbon en la urbo ne sentiĝas la tipa por Silezio minista etoso. Gravan fierindaĵon de la urbo - eble iom surprize - konsistigas multspeciaj verdaĵoj, kiuj jam baldaŭ troviĝos en la konsisto de la Malsuprsilezia Botanika Ĝardeno. Kiel oni informas, ĝi kreiĝos sur la areo de 130 hektaroj por protekti 100 maloftajn plantospeciojn kaj apartajn naturajn valorojn. Ĉirkaŭ la ĝardeno estos konstruita 400 hektara ekologia parko, kiu estos la plej granda ĉi speca loko en Pollando.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iam nomata Nikolaj naskiĝis arkitekto Ignaz Wechselmann.

Placo en Mikołów
Fontano en Mikołów
Stara mapa Mikołowa.JPG
Mikolow - ul. Jana Pawla II.jpg
Mikołow, malnova preĝejo
PLMikolow St.Nicholas wayside shrine.JPG
Mikołów, preĝejo św. Mikołaja
Mapo de Mikołów de 1960


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Konstanty Prus, "Z przeszłości miasta Mikołów i jego okolicy" (El la pasintco de urbo Mikołów kaj ties ĉirkaŭaĵo), Mikołów 1932
  • Jan Kantyka, Alojz Targ, "Mikołów - zarys rozwoju miasta" (Mikołów - skizo pri evoluo de la urbo), Katowice 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]