Vitorio (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vitoria-Gasteiz)
Vitorio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01001–01015
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 255 886  (2023) [+]
Loĝdenso 924 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 51′ N, 2° 40′ U (mapo)42.846666666667-2.6730555555556Koordinatoj: 42° 51′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 525 m [+]
Areo 276,81 km² (27 681 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vitorio (Alavo)
Vitorio (Alavo)
DEC
Vitorio
Vitorio
Situo de Vitorio
Vitorio (Hispanio)
Vitorio (Hispanio)
DEC
Vitorio
Vitorio
Situo de Vitorio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vitoria-Gasteiz [+]
vdr

Vitorio (hispane Vitoria, eŭske Gasteiz, kaj oficiale Vitoria-Gasteiz) estas la ĉefurbo de Eŭska Aŭtonoma Komunumo en Hispanio.

Vitorio ne estas la plej granda de la urboj en tiu teritorio, sed en ĝi situas la oficialaj ejoj de la aŭtonoma registaro. Ĝi estas la centro de la historia teritorio de la provinco Alavo (Álava-Araba)

Ĝi situas ĉe koordinatoj 42.51 N, 2.40 U kaj ties alteco estas de 525 metroj super marnivelo. La loĝantaro estis de 222.329 homoj (2002).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis oficiale fondita en 1181, eĉ se la ĉirkaŭaĵoj estis jam loĝataj de pratempo. Ĝi estis agnoskita kiel urbo en 1431. Apud ĝi okazis grava batalo en 1813, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, kun venko de Wellington super la trupoj de Bonaparte.

En 2012 la urbo estis proklamita 'verda urbo de Eŭropo'.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo de Vitorio Maria Senmakula.
  • Malnova katedralo de Sankta Maria, kie videblas procezo de arkeologia studo kaj haltigo de memdetruo.
  • Placo de la Blanka Virgulino kun la monumento al la Batalo de Vitorio.
  • Placo de Hispanio.
  • Domo de la Kordono, salono kun belega ornamita volbo kaj kelo-muzeeto.
  • Muzeo BIBAT pri arkeologio kaj ludkartoj.
  • Muzeo de Belartoj ĉe Palaco Ajuria Enea, sidejo de la eŭska prezidanto lehendakari.
  • Muzeo Artium de Moderna Arto.
  • Mezepoka domego El Portalón.
  • Urba murego (restaĵoj).
  • Palaco Escoriaza-Esquibel.
  • Palaco Montehermoso.
  • Palaco Villa Suso.
  • Preĝejo de Sankta Vincento.
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo.
  • Preĝejo de Sankta Petro.
  • Preĝejo de Sankta Antonio.
  • Baziliko de Armentia, romanika, kun romanik-gotikaj portikaro kaj fenestroj.
  • Turo Ochanda kun muzeo pri naturaj sciencoj.
  • Placo de la Foruoj.
  • Eŭska Parlamento.
  • Bunta serio de multkoloraj artaj murpentraĵoj de kun- aŭ sen-fenestraj plenplenaj flankaj fasadoj.
Vendoplaco en Gazteiz

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]