Valencio (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valencio
Provinco
Localización de la provincia de Valencia.svg
Escut de la Província de València.svg
Blazono

LandoHispanio

Supermara alteco361 msnm [+]
ĈefurboValencio
- koordinatoj39° N, 1° U (mapo)39.333333333333-0.83333333333334Koordinatoj: 39° N, 1° U (mapo)
Plej alta punktoCerro Calderón [+]
Plej malalta punktomarnivelo [+]
Areo10 763 km² (1 076 300 ha) [+]

Loĝantaro2 589 312 [+] (2021)
Denseco240,58 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAntoni Francesc Gaspar Ramos
HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo46 [+]

Valencio (provinco) (Tero)


Map
Valencio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Province of Valencia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La provinco Valencio (katalune València kaj hispane Valencia) estas provinco en la oriento de Hispanio, situanta en la centro de la Valencia Komunumo. La provinca ĉefurbo estas Valencio. La provinco etendiĝas sur 10 763 km² kaj havas 2 575 362 loĝantojn (NISH 2009).

La provinco Valencio limas oriente kun la Mediteraneo kaj la provincoj Kasteljono kaj Teruelo norde, Kvenko kaj Albaceto okcidente kaj Alikanto sude.

En 2007, ĉirkaŭ 70% el la loĝantoj de la provinco (1.738.690) loĝis en la metropola areo de la ĉefurbo. Krom la urbo Valencio, aliaj elstaraj municipoj estas Gandio, Torrent, Sagunt, Paterna, Alzira, Onteniente, Ŝativo, Algemesí, Requena kaj Bunyol.

La provinco havas 16 sidilojn en la Kongreso de la Deputitoj kaj 36 en la Valencia Kortumo.